Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juillet 2017 5 07 /07 /juillet /2017 21:19

07/07/2017

«Kapitalismo ĉiaokaze finiĝos, decidas kiam, vi»: la flagrubando instalita zur la fasado de la Rote Flora, eks-teatro norde de Hamburgo transformita al memstara centro kultura kaj politika de post 1989, priskribas la etoson.

Laŭ la loĝantoj de la kvartalo Sternschanze, kie troviĝas la Rote Flora, organizi G20-n nur kelkajn metrojn de tiu emblema loko de la alternativa hamburga vivo estas provoko.

Kvankam la kvartalo suferis la efikojn de la burĝiĝado – la Rote Flora eĉ estas parto de kelkaj turismaj irvojoj - ĝi tamen restas unu el la aktivaj polmoj de la urbo, konsiderata kiel unu el la famaj lokoj de la ekstrem-maldekstra aktivismo, kaj kiu eĉ enkalkulas kontraŭfaŝisman futbalklubon, la embleman FC Sankt-Pauli.

 

«Dispecigi la G20-n» 

La streĉiteco do estas vigla. Ĉirkaŭ 2000 policistoj venintaj de tuta Germanio estis deplojitaj en la granda havenurbo okaze de la pintkunveno. Laŭ la aŭtoritatoj, ĝis 100 000 manifestaciantoj, venintaj de Hamburgo kaj de aliaj eŭropaj landoj, surstratiĝos dum pluraj tagoj.   

Alfrontiĝoj ekokazis ĵaŭdon vespere kaj ĉi-vendredon matene inter pluraj miloj da manifestaciantoj kaj la polico, tagon antaŭ la kunsido, kie partoprenos Donald Trump. La manifestacio estis organizita de la «Alianco aŭtonoma kaj kontraŭ-kapitalisma» kun la slogano «Bonvenon en infero» Ĉekape de la defilado, flagrubando anoncas «Dispecigi la G20-n»           

La polico ĉefe timas ĉeeston de Nigraj Blokoj, aŭtonomaj aktivuloj, specialistoj pri perfortaj agoj kaj venintaj de tuta Eŭropo por la okazo. La aŭtonoma aktivisma movado celas «organizi la plej grandan Nigran Blokon el la tuta historio», laŭ la ministro pri Internaj aferoj de la Ŝtaturbo Hamburgo, Andy Grote.

La venonta kolektiĝo organizita de la ekstrem-maldekstra movado okazos sabaton.

La urbo, striita per koridoroj por cirkuligi la partoprenantojn de la G20 inter la flughaveno, la kongresejo kaj la hoteloj, malrapide funkcias. Plejparte el la magazenoj de la urbocentro planis fermi siajn butikojn vendredon kaj sabaton.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }