Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juillet 2017 3 26 /07 /juillet /2017 14:34
Foto Philippe Huguen / AFP

26/07/2017

En 50-paĝa raporto, "Human rights watch" elvokas interalie «oftecan uzadon de ŝprucigilo je pipro-gaso fare de la policistoj»… 

«TIO ESTAS KIEL VIVI EN INFERO». Tiu ŝoka frazo, estas la titolo de raporto pri la «policaj ekscesoj en Kalezo kontraŭ la migrantoj, infanoj kaj plenkreskuloj», publikigita merkredon, de la NeRegistara Organizaĵo (NRO) "Human rights watch".

Por ellabori sian raporton, la NRO plenumis intervjuojn kun 61 «azilpetantoj kaj migrantoj» kaj «dudeko da sociaj laboristoj» inter junio kaj julio 2017, en la komunumoj Kalezo kaj Dunkirko. Inter la demanditaj migrantoj, 31 «sin prezentis kiel infanoj», precizigas "Human rights watch".

    

Uzado de pipro-gaso  

El tiuj atestoj, la NRO faras plurajn konstatojn. La unua estas uzado de perforto fare de la polico, malkonforma kun la «internaciaj normoj». Plejofte atestita, estas ankaŭ «ofteca uzado de ŝprucigilo je pipro-gaso». La rakontoj de la demanditaj personoj mencias ŝprucigojn al «dormantaj personoj» kaj eĉ sur «manĝaĵoj kaj akvo».

Laŭ la NRO, la kemia agento entenita en la ŝprucigiloj «kaŭzas provizoran blindecon, intensajn okuldolorojn kaj spirmankojn». Ĝi ankaŭ precizigas,  kaj la infektitaj manĝaĵoj kaj akvo fariĝas nekonsumeblaj.

Demanditaj de "Human rights watch" pri la uzado de pipro-gaso, la sub-prefekto de Kalezo, Vincent Berton, kvalifis tujn dirojn «falsaj asertoj», kaj «kalumnioj». «Mi neniam vidis aŭ aŭdis pri tio. Mi ne donis tiajn instrukciojn», li precizigis.

  

P.Huguen / AFP

«Turmentado» kontraŭ la humanitaraj laboristoj 

La alia observado farita de la NRO, estas la turmentado plenumita kontraŭ la humanitaraj laboristoj. La raporto citas atestantojn, kiuj elvokas oftecajn malhelpojn de la humanitara helpo, ĉefe kontraŭ disdonadoj de nutraĵoj kaj akvo. Pluraj membroj de asocioj ĉeestantaj en Kalezo parolas pri «ĉirkaŭfermado» de la disdonado de manĝaĵoj, fare de la policistoj, de «fizikaj interpuŝiĝadoj». Ankaŭ menciataj, estas la maloportunaj identenc-kontroloj kaj protokoloj kontraŭ la veturiloj de la volontuloj. La sub-prefekto asertas, siaflanke, «ni neniam malpermesis disdonadon de akvon kaj nutraĵoj», kaj tiuj diroj estas «asertoj, kiuj ŝajnas falsaj»  La NRO faras preskaŭ la samajn rekomendojn ol la Rajto-defendanto, kiu indignis pasintan junion, «pri la atencoj kontraŭ la fundamentaj rajtoj el escepta graveco». "Human rights watch" postulas aliparte de la municipo Kalezo kaj de la Ŝtato, ke ili konformiĝu kun la lasta decido de la administrada tribunalo de Lillo, la 26an de junio. Kontaktita, la prefektejo de la departemento Pas-de-Calais ankoraŭ ne respondis, mardon vespere.

Video: policaj perfortoj en Kalezo: la hontindaj bildoj

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }