Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juillet 2017 4 13 /07 /juillet /2017 16:03
Bildo SEAN GALLUP GETTY: Inform-budo ĉe la foiro pri profesia formado kaj dungoferto por la rifuĝintoj detenitaj en Berlino komence de junio.

13/07/2017

Por kompensi la malaltiĝon de loĝantoj en Eŭropo, multaj spertuloj petas pli malfermi la pordojn al la laŭleĝa enmigrado.

Eŭropa Unio malrapide repopoliĝas laŭ la lasta enketo de Eurostat, la komunuma instituto pri statistikoj, publikigita lundon 10an de julio kaj koncerne la jaron 2016.

«Nur la enmigrado malhelpas malaltiĝon de la loĝantaro» sur la kontinento, eksplikas la hispana ĵurnalo El País precizigante, ke temas ne pri senpaperaj migrantoj. Eurostat fakte konsideras kiel «migrantojn» tiujn, kiuj havas kutiman loĝejon en lando de la Eŭropa Unio, kaj ankaŭ la personojn, kiuj akiris la statuson de rifuĝintoj post pli ol jaro.

La procento de naskiĝo kaj morteco indikas, ke malpli da naskiĝoj (5,11 milionoj da personoj) ol da forpasoj (5,13 milionoj) okazas en Eŭropo, de post la komenciĝo de la jaro 2016, kio estas ŝanĝo. Sed la novaj alvenintoj tute kompensis tiun naturan perdon de loĝantoj. Entute, EU gajnis 1,5 milionon da loĝantoj, kaj atingas 511,5 milionojn.

Kompensi la mankon de laboristoj

La ĉefaj landoj, kiuj profitis la alvenon de novaj migrantoj estas Germanio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Svedio. «Tiujn pasintajn jarojn, multaj spertuloj menciis, ke la natura perdo de loĝantoj en EU, postulas konstantan akcepton de migrantoj por eviti mankon de laboristoj en kelkaj sektoroj», daŭrigas El País.

Ĝi konkludas: «La eŭropa komisiono rekomendis – timeme – malfermon de la leĝaj vojoj al migrado, sed la karaktero ege polemika de tiu debato silentigis tiun proponon».      

Foto Gustave Deghilage 12 mars 2016: Manifestacio kontraŭ la akordoj de Dublino en Laŭzano

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }