Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juillet 2017 4 06 /07 /juillet /2017 14:16

06/07/2017

En Ĉinio, viro trudite internigita en 2015 pro sia samseksemo, gajnis la proceson, kiu oponis lin al psikiatra malsanulejo.

Unuafoje en lando, kie la rajtoj de samseksemuloj tute ne estas plene agnoskitaj.

La afero komenciĝis en 2015 en la provinco Henano. La viro, konata nur per la nomo S° Ju, estis trudite internigita pete de sia edzino kaj proksimuloj. Dum 19 tagoj, li estis submetita al terapio, inkluzive de medikamentoj kaj injektoj, por lukti kontraŭ tio, kion la kuracistoj nomas «eksternormeco en seksprefero».

Post sia eliro, S° Ju decidis plendi ĉe la tribunalo kontraŭ la malsanulejo.

La tribunalo ĵus pravigis lin. Ĝi opiniis, ke lia internigado konstituas malobservon de liaj rajtoj, ĉar li ne estas danĝera por la aliuloj.

Por la unua fojo, la establaĵoj apartenas al la publika sektoro. Ĝis nun, nur privata malsanulejo estis kondamnita pro similaj faktoj.

Ĉinio eksigis samseksemon el sia listo de mensmalsanoj en 2001, sed kelkaj malsanulejoj plu proponas terapiojn.

Kvankam tiu decido reprezentas progreson, la tribunalo ne kontestis la ekzistadon de "konvertiĝaj" kuracadoj por la samseksemuloj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }