Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juillet 2017 5 14 /07 /juillet /2017 19:35
Foto SUNNY MOK/EYEPRESS: Omaĝo al Liu Ŝjaobo en Honkongo, la 13an de julio. 

14/07/2017

Emblema figuro de la lukto por demokratio, Liu Ŝjaobo mortis pasintan 13an de julio pro hepatkancero, 61-jara, post pli ol ok jaroj en karcero. Kvankam la aŭtoritatoj intensigis cenzuron, la retanoj montriĝis imagemaj por esprimi sian funebron.

«La oficialaj amaskomunikiloj restis ege silentaj» koncerne la morton, la 13an de julio, de la Nobelpremiito pri  paco, Liu Ŝjaobo, raportis la honkonga ĵurnalo South China Morning Post (SCMP). Male, multaj ĉinaj retanoj deziris omaĝi tiun pioniron en la lukto por demokratio.

Sed kiel fari, skribas la ĵurnalo, kiam en Weibo, ĉina ekvivalento al Tvitero, lia nomo estas cenzurita? Same por la mencioj, kiel «RIP» (Ripozu en paco) kaj la kandelformaj emoĝioj «ofte uzata en interreto por esprimi funebran senton post natura katastrofo aŭ grava akcidento». Sama aranĝo por la frazo «Mi ne havas malamikojn», fama citaĵo de Liu, dum lia proceso en 2009 , kiu kondukis lin en malliberejon, post la publikigo de la fama letero «Ĉarto 08».

Serĉante la cenzuritajn vortojn, precizigas la ĵurnalo, oni akiras eraran paĝon, kiu indikas ke la serĉo ne povas esti afiŝita pro laŭleĝaj kialoj. Similaj aranĝoj estis truditaj al la apo WeChat. 

La retanoj do uzadis, «por esprimi sian malĝojon, nerektajn referencojn, kaj ekrankopiojn», por ke la skribitaj mesaĝoj ne estu malkovritaj kiel tiaj. Oni trovas «multajn artikolojn kaj poemojn skribitajn de Liu, kaj de ties edzino, kaj la kovrilpaĝo de la tezo pri doktoreco de Liu». El la nerektaj mesaĝoj, la SCMP citas: 

  • «Nenormala vetero instaliĝis en multaj lokoj de la lando, kaj pluvegoj falis. Eble la dioj estis malĝojaj post la morto de iu».
 
 

Intensigita cenzuro

La laboratorio Weiboscope de la Honkonga universitato, kiu studas la cenzuron en Weibo, konstatis ke multaj retpublikigaĵoj estis nuligitaj, kvankam ne kunportante formalan mencion pri la nomo de la mortinto, aldonas la SCMP, laŭ kiu cenzuro estis intensigita okaze de tiu evento.    

  • Preskaŭ dekono el la nuligitaj retpublikigaĵoj entenis la ĉinan vorton «pluvo» kaj «fulmotondro». Ankaŭ kelkaj el tiuj mesaĝoj provantaj ĉirkaŭiri la cenzuron, enŝovante tekston en bildojn, estis blokitaj».              
neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }