28/07/2017
Miloj da Ĉilianoj, viroj kaj virinoj, marŝadis sur la stratoj de la ĉefurbo, postulante la rajton abortigi «libere, sekure kaj senpage»…
Pasintsemajne, la Parlamento ne sukcesis adopti leĝon, kiu malkriminaligus abortigon en tri precizaj kazoj (seksperforto, danĝero por la gravedulino, nevivopova feto), la mobiliziĝo estis forta, kaj la virinoj volas pli:
«Ni ne volas esti devigataj patrinumi. Nur tri kazoj por abortigi, ni ne volas, ni volas agnoskon de multegaj kazoj, ĉar la virinoj rajtas disponi pri siaj propraj korpoj!» eksplikas Danitza.
Fine de la manifestacio, la policistoj disigis la homamason per akvo-kanono.
De du jaroj kaj duono, la socialista prezidentino Michelle Bachelet klopodas por malkriminaligi abortigon, ŝi esperas atingi tion antaŭ la fino de sia dua mandato en 2018. La ĉilia konservativa opozicio ja gajnis la lastan lukton, sed eble ne ĉiujn estontajn.
Ĉilio taksas je 160 000 la nombron de abortigo kontraŭ-leĝe efektivigita en la lando. Tiu delikto estas punata per 3 ĝis 5 jaroj da malliberejo, de kiam Pinochet tute malpermesis ĝin.
