Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 juillet 2017 3 12 /07 /juillet /2017 10:05

12/07/2017

De pluraj jaroj, la Internacia Unio por konservado de la naturo, UICN, anoncis la malaperon de du bestaj specioj ĉiujare, sed tiu nombro ne spegulas la realecon. La studaĵo de la asociitaj laboratorioj  de la nacia memstara universitato de Meksiko kaj de la universitato Stanfordo en Usono, publikigita la 10an de julio en la kronikoj de la Usona Akademio de sciencoj, demonstras, ke la 6a amasa estingiĝo (la sesa amasa malapero de la  vivantaj specioj spertitaj de la Tero) koncernas hodiaŭ trionon el la vertebruloj. 

 

La studaĵo, kondukita de Gerardo Ceballos, Paul Erlich kaj Rodolpho Dirzo, emfazas la fakton, ke krom la nombro de estingiĝantaj specioj, ankaŭ la bestaj populacioj, t.e la bestaj grupoj sur sama teritorio, spertas nekontesteblan malkreskadon.

La sciencistoj ekzamenis la evoluadon de la populacioj de 27 600 specioj, pri kiuj ili jam havis informojn, koncerne iliajn viv-areojn de post 1990. Temas pri mamuloj, birdoj, reptilioj kaj surteraj amfibioj el la kvin kontinentoj. Ili do tiel povis studadi la evoluadon de bestaj populacioj inter 1900 kaj 2015, surbaze de la raporto de la UICN de 2016.

       

Alarmaj rezultoj 

Ĝis nun, oni konsideris, ke 200 specioj jam malaperis dum la 100 lastaj jaroj. Sed unuaparte la nombro estas multe pli alta, pro akcelo dum la du lastaj jardekoj, kaj aliparte, la studado de fosilioj elmontras, ke en la historio de la Tero, la malapero de 200 specioj necesigis 10 000 jarojn, anstataŭ la 100 jaroj studataj de la sciencistoj.

La vertebruloj konataj estas aparte tuŝataj: 32% inter ili malkreskas, laŭ la nombro kaj laŭ la areoj.  

En la 177 specioj de mamuloj studataj, ĉiuj perdis almenaŭ 30% el la spaco, kion ili antaŭe okupis, kaj pli da 40% el la specioj suferas gravan malkreskon koncerne la nombron de individuoj.   

 

Geografio de la malapero 

La malapero de vertebruloj malkreskas sur la tuta planedo, sed Ameriko estas malpli tuŝata ol la aliaj kontinentoj. La plej notinda malkresko estas koncentrita en la tropikaj kontinentoj, tie kie la mamuloj estas la plej multnombraj.

La leono, kiu historie okupis la tutan afrikan kontinenton, la sudon de Eŭropo, Mez-Orienton kaj nordon de Barato, kvazaŭ malaperis en sub-sahara Afriko kaj en Barato. La populacio de ĝirafoj, kiu enkalkulis 115 000 individuojn en 1985 atingas hodiaŭ 97 000.

En 2016, restis nur 7 000 gepardoj kaj malpli ol 5 000 orangutangoj sur la insuloj Borneo kaj Sumatro.

Sed krom tiuj emblemaj specioj, dekoj da populacioj de malgrandaj bestoj malaperas.

 

Ĉesigi la bestan estingiĝon por savi la homaron  

Oni konstatas, ke la specioj, kiuj ŝajnis en bona sano antaŭ 10 aŭ 20 jaroj estas nun en danĝero. La kaŭzoj estas la perdo de loĝado (malarbarigo, sekiĝo de la humidaj areoj…). La troekspluatado, la poluado, la klimata varmiĝo, kaj la homaro kulpas.

Kaj la besta estingiĝo povus akceli estonte. Fakte, ekosistemo – tuteco de la vivantaj organismoj, el kiuj la homoj, kiuj loĝas en difinita teritorio – povas plu vivi, nur kondiĉe ke ĉiu organismo plu plenumu sian rolon en ĝi.

La malapero de ĉenero, povas do estigi la malaperon de la aliaj, kaj la esploristoj prognozas gravajn konsekvencojn por la homaro, se nenio estos farita por ĉesigi tiun estingiĝon en la 20 ĝis 30 venontaj jaroj: La specioj ne plu havos sufiĉe da resursoj, interalie por migri, responde al la planeda varmiĝo, kaj la ekosistemoj ne plu kapablos provizi al ni la servojn, kiujn ili provizis ĝis nun, ekzemple koncerne la nutraĵon (ĉasado) aŭ farmakopeon (plukado de plantoj).

Laŭ la aŭtoroj, kiuj titolis sian artikolon: «La perdo kaj malkresko de la populacioj de vertebruloj signas la sesan amasan estingiĝon, kaj kondukas al biologia detruado», urĝeco stariĝas.

http://www.rfi.fr/science/20170711-especes-animales-6e-extinction-gagne-terrain-faune-biodiversite 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }