Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juillet 2017 3 05 /07 /juillet /2017 13:20
En Bangladeŝo, dek personoj mortis post eksplodo de kaldrono, lundon 3an de julio, en teksaĵa uzino apud Dako. La uzino, kiu  apartenas al la bangladeŝa kartelo Multifabs, fabrikas maŝvestojn por la distribuistoj en Eŭropo kaj Rusio.

05/07/2017 

Teksaĵa uzino eksplodis lundon 3an de julio en Bangladeŝo, proksime de Dako. Dekoj da laboristoj ĉeestis surloke. Dek personoj mortis, kvindek estis vunditaj, ses aliaj malaperis. La katastrofon kaŭzis eksplodo de damaĝita kaldrono. Laŭ la kartelo Multifabs,  la kaldrono estis antaŭnelonge reviziita.

La operacioj pri esploro kaj savado plu daŭras, kaj la bilanco sendube pligraviĝos. Tiu bilanco povus esti pli drama, bonŝance malmulte da laboristoj ĉeestis en la loko.

En 2013, la disfalo de la Rana Plaza, kie ĉeestis teksaĵaj atelieroj, mortigis pli ol mil personojn. Bangladeŝo estas je la dua loko el la tutmonda teksaĵa sektoro post Ĉinio, kaj la laborkondiĉoj de la dungitoj de ĝiaj uzinoj estas ofte denuncataj.

 

«Tio estas netolerebla hodiaŭ» 

«Jen kaldronoj, jen elektraj aparatoj, damaĝitaj elektraj instalaĵoj, tio estas vere simptomo de la teksaĵa industrio en Bangladeŝo», eksplikas Nayla Ajaltouni, kunordigantino de la Kolektivo Etiko sur Etikedo, kiu aktivas kontraŭ la malobservadoj de la homaj rajtoj en la laboro.   

Tiu uzino estas unu el la kontrolataj uzinoj pere de la Akordo. Tiu akordo estis subskribita de la grandaj internaciaj markoj, sub premo de la civila societo, tagon post la disfalo de la Rana Plaza.

«Tiu akordo estis subskribita en 2013, kaj jam de du jaroj, ni emfazas neleĝajn aferojn, malfruojn en la renovigoj, koncerne la riparojn de la uzinoj.

Tia akcidento ne plu okazu, kondiĉe ke la labordonantoj serioze plenumos sian taskon…

Eble, oni malkovros finfine, ke tio okazis pro homa eraro, sed tio tamen bildigas la laborkondiĉojn, en kiuj la vestoj estas konfekciataj en Bangladeŝo por la grandaj internaciaj distribuistoj.

«Tio estas netolerebla hodiaŭ!»

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }