Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juillet 2017 1 24 /07 /juillet /2017 18:36

24/07/2017

Miloj da argentinanoj mobiliziĝis pasintan mardon sur la stratoj de Bonaero, postulante reenpostenigon de 600 laboristoj maldungitaj de la multnacia firmao PepsiCo. Ili kondamnis la perfortan represion uzitan de la polico, kiu forpelis ilin de la uzino. 

Post perforta disigo de la laboristoj de PepsiCo fare de la polico, 30 000 personoj apartenantaj al sindikatoj, studentaj organizaĵoj kaj virinaj kolektivoj manifestaciis urbocentre de Bonaero. La manifestaciantoj denuncis samtempe la policajn perfortojn suferigitajn de la laboristoj, kaj postulis daŭrigon de la laborpostenoj. Antaŭ monato, 600 laboristoj de PepsiCo estis maldungitaj dum la neatendita kaj kontraŭleĝa fermo de ilia uzino.

Ili tiam okupis la uzinon, kaj ricevis subtenon de aliaj sektoroj de salajruloj, kaj de la surloka komunumo. Pasintan semajnon, la polico perforte ĉesigis la okupadon, forpelante la laboristojn, kaj ties subtenantojn.

Fine de la manifestacio, la laboristoj starigis tendon kaj plenumis kunvenon, por kunordigi la lukton celantan daŭrigon de iliaj laborpostenoj, kaj ĝenerale por organizi la lukton kontraŭ la ekonomia rigoreco, kiun volas trudi la registaro Macri.       

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }