Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juin 2017 1 26 /06 /juin /2017 12:57

20/06/2017

Manifestaciantoj kolektiĝis sabaton antaŭ la instalaĵoj de la armeo, post la morto de du junuloj, viktimoj de militaj pafoj dum la semajno en Karakaso. Laŭ la prokuroraro, 75 personoj mortis en daŭro de 85 tagoj da manifestacioj.

 

La krizo daŭras en Venezuelo. Miloj da personoj defiladis, sabaton 24an de junio, por denunci la «drastan represion» suferitan de la manifestacioj kontraŭ la prezidento de la lando. Nicolas Maduro asertis, ke opoziciuloj estos «severe» juĝitaj, ĉar ili planis puĉon.

 

75  mortintoj  en 85 tagoj da manifestacioj

En Karakaso kaj aliaj urboj de la lando, la manifestaciantoj kolektiĝis antaŭ la instalaĵoj de la armeo, post la morto de du junuloj, viktimoj de militaj pafoj ĉi-semajne en Karakaso. Tiuj du novaj mortintoj altigas, laŭ la prokuroraro, al 75 la nombron de mortintoj censitaj en 85 tagoj da manifestacioj kontraŭ Nicolas Maduro, tre malpopulara en kunteksto de grava ekonomia krizo.    

   

«Tio estas kiel mortiga gutigilo»  

Sabaton, dum parolado antaŭ la armeo en la Ŝtato Karabobo, Nicolas Maduro asertis, ke personoj nun «malliberigitaj» estos juĝitaj fare de milita tribunalo, ĉar ili preparis puĉon, kaj kuraĝigis militan usonan intervenon. Li tamen nek precizigis la nombron de arestitaj personoj, nek indikis, ĉu ili estas civiluloj aŭ militistoj.     

Nicolas Maduro ankaŭ akuzis la gvidantojn de la opozicio, ke ili instigas al perforto. «Kiuj estas iliaj celoj? Lasi la meĉon flamigita, kaj ke tie kaj tie iu mortas?», li akuzis. La opozicio, plimulte en la Parlamento, petis siaflanke de la loĝantaro, ke ĝi plu agnosku nek la registaron, nek la Konstitucian asembleon, kreitan iniciate de la prezidento.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }