Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juin 2017 6 17 /06 /juin /2017 12:11

17/06/2017

La plej abomenindaj krimoj plenumitaj en Centr-Afriko estas priskribitaj en raporto publikigita fare de UN: tutaj vilaĝoj bruligitaj, kolektivaj seksperfortoj, masakroj, torturoj… Pli ol 600 gravaj malobservoj pri la homaj rajtoj, plenumitaj de pluraj armitaj milicoj aŭ armeoj, estas detaligitaj en tiu raporto adresita al la speciala Punkortumo en Centr-Afriko. Temas pri krimoj plenumitaj inter la jaroj 2003 kaj 2015.

«Inter tiuj, kiuj plenumis tiujn terurajn agojn dum tiu periodo, kelkaj plu agadas, tio estas evidenta. Sed eĉ se tiuj krimoj, kiujn ili plenumas ne figuras en tiu raporto, ni daŭre enlistigos ilin, kaj prigardados ilin atente», substrekas la ĝenerala sub-sekretario de Unuiĝintaj Nacioj pri la homaj rajtoj, Andrew Gilmour.

Centr-Afriko frontas reaperon de perfortoj, kiuj okazigis 100 000 novajn delokitojn tiujn lastajn jarojn laŭ UN. En 2013, la lando sinkis en kaoson, scenejon de mortigaj alfrontiĝoj inter kristanoj kaj islamanoj. Interveno de Francio kaj UN permesis tiam revenon al malstabila kvieto dum kelka tempo.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }