Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juin 2017 1 19 /06 /juin /2017 09:40

19/06/2017

La surlokaj loĝantoj bone scias: la karbigita skeleto de tiu dudek-kvar-etaĝa domturo plu entenas aliajn korpojn. Ili do serĉas la kulpintojn de tiu katastrofo, tute evitebla en tiel riĉa urbo, kiel la brita ĉefurbo.

«La homoj koleras post jaroj da malpliigo de kostoj, realigitaj de la konservativuloj, kiuj hodiaŭ rifuzas agnoski ian ajn respondecon», incitiĝis Sinead O’Hare, volontulino. «Iliaj interesoj estas forte ligitaj al tiuj, de la entreprenoj de la privata sektoro kaj de la privataj proprietuloj».

La komentoj de Sian Berry, prezidantino de la komitato, taskita pri la loĝado en la Londonaj aŭtoritatoj, kaj membro de la ekologiisma partio, samopinas:

«Nun la proprietuloj devas elmontri, ke enketo pri protektado kontraŭ fajro de iliaj loĝejoj ja okazis. Tiuj enketoj estas multe malpli rigorecaj, ol kiam la fajrobrigadistoj plenumis ilin. Tio starigas duoblan problemon: la loĝantoj de tiu domturo havis nur sian proprietulon kiel kunparolanton».     

Dramo el malegalecoj

La analizo de tiu dramo pliintensigas la koleron. Neniu dubo ekzistas, ke la paneloj metitaj pasintjare sur la fasadon post peto de la municipo, okazigis la katastrofon: ĉar ili ne estas el brulimuna materialo, ili ne haltigis la fajron, tute male ili ebligis ĝin vastiĝi en la tuta konstruaĵo.

Estas certe hodiaŭ, ke tiuj laboroj estis realigitaj en la celo, ne damaĝi la vidadon de tiuj riĉaj loĝejoj, situantaj proksime de la sociaj loĝejoj. Kensington kaj Chelsea fakte estas la plej malegalecaj kvartaloj de Londono.

Samkiel en la tuta ĉefurbo, la luksaj loĝejoj apudas la plej damaĝitajn sociajn loĝejojn. La Ĉefministrino Theresa May elektis ne renkonti la loĝantojn -  ŝi estis fotita kun la fajrobrigadistoj – dum Jeremy Corbyn, gvidanto de la Laborista Partio daŭre vizitis la viktimojn en la akceptejoj. Tio montras la malfacilaĵojn spertitajn de la konservativuloj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }