Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juin 2017 7 25 /06 /juin /2017 21:13

25/06/2017

Foto Reuters/Murad Sezer: Istanbulo (Turkio), ĉi-dimanĉon 25an de junio 2017: Kolizioj okazis inter la polico kaj la aktivuloj.  

La manifestacio estis malpermesita de la aŭtoritatoj, sed la aktivuloj tamen provis manifestacii. La turka polico pafis kaŭĉukajn kuglojn al la manifestaciantoj, kiuj defiladis okaze de la Geja Fiero en Istanbulo.

La aktivuloj troviĝis sur la placo Taksim, kiam la policistoj pafis kaŭĉukajn kuglojn al grupo de ĉirkaŭ 40 manifestaciantoj. Laŭ la BBC Turkey, dum kelka tempo policistoj provis bloki la aliron al la placo. Ili ankaŭ malpermesis svingadon de la multkolora flago de la "Geja Fiero", kaj petis de viro, ke li forlasu sian t-ĉemizon, kiu elmontris simbolon de la Glata komunumo.

Dek personoj estis arestitaj, mencias la ĵurnalo «Hürrkiyet».

«Timas vi, ŝanĝiĝos vi, kaj vi kutimiĝos»

Tri sinsekvan jaron, la turkaj aŭtoritatoj malpermesis la "Gejan Marŝadon" en Istanbulo. Ĉi-jare, post minacoj de konservativaj kaj ekstrem-dekstraj grupoj, la aŭtoritatoj anoncis sabaton, ke ili malpermesos tiun manifestacion por garantii la «publikan ordon», kaj la «sekurecon de la turistoj». La organizantoj tiam anoncis, ke ili konfirmas la eventon, kaj elmontris dimanĉon sian firmecon, asertante en komunikaĵo : «Ni ne timas, ni estas tie, ni ne ŝanĝiĝos. Timas vi, ŝanĝiĝos vi, kaj vi kutimiĝos».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }