Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juin 2017 3 28 /06 /juin /2017 14:57

28/06/2017

Foto: Ahmad Al-Rubaye

La organizaĵo Human Rights Watch esprimis, lundon 14an de junio 2017, sian maltrankvilon pro la uzado de blanka fosforo, fare de la internacia koalicio kondukita de Vaŝingtono en Rakka kaj Mosulo.

La direktoro pri armilsektoro en HRW, Steve Goose indikis, ke la uzado de blanka fosforo estas danĝera kaj fatala. «Tio estas vera katastrofo laŭ longa tempo por la urbaj areoj».

La porparolanto de la koalicio, Rayan Dillon, avertis siaflanke, ke «la koalicio permesas al si la uzadon de ĉiuj disponeblaj rimedoj por venki la Islaman Ŝtaton». Tiuj deklaroj intervenis kelkajn tagojn post la raportoj pri bombadoj per blanka fosforo en Rakka kaj Mosulo, subtene al la siria armeo, en la celo rekonkeri ambaŭ urbojn kaj forpeli IŜ-n. Laŭ S° Dillon, «la blanka fosforo estis uzita de la militistoj por prilumi la batalkampojn, kaj maski la atak-operacojn, per la densa fumo, kiun ĝi ellasas, samtempe prikalkulante la konsekvencojn por la civiluloj».

Tamen HRW eksplikas, ke la uzado de tiu produktaĵo ege pridiskutita, brulas ĝis sia malapero, kaŭzante brulvundojn ĝis dua aŭ tria grado sur ĉiuj submetitaj korpopartoj.

Video :

Laŭ "Human Rights Watch", blanka fosforo estis uzitaj en la okcidenta parto de Mosulo, en Irako.

La iraka ministrejo pri defendo nek konfirmis, nek dementis ĝian uzadon. Li tamen deklaris, ke la koalicio pafis armilojn por estigi fumon, kaj protekti grupon de civiluloj, kiuj fuĝis tirajlorojn de la Islama Ŝtato.

Blanka fosforo ebligas produkti densan kaj daŭran fumon.

En oktobro 2016, Internacia Amnestio jam maltrankviliĝis pro la ebla uzado de blanka fosforo en Mosulo.       

«La blanka fosforo povas kaŭzi terurajn kaj profundajn brulvundojn, kiuj atingas la muskolojn kaj la ostojn», deklaris tiam Donatella Rovera, ĉefa konsilistino de Internacia Amnestio pri la krizaj situacioj.   

http://fr.euronews.com/2017/06/05/des-munitions-au-phosphore-blanc-utilisees-a-mossoul

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }