09/06/2017
8/Senegalo: Saint-Louis, sub minaco de la Atlantikaj ondoj.
Saint-Louis, senegala urbo enlistigita ĉe la "Monda heredaĵo de Unesko", estis ĝis la jaro 2003, ofte submetita al riveraltiĝoj. En 2016, la registaro anoncis kavigon de kvarmetra breĉo en la lango de Barbario, sabla duoninsulo, kiu etendiĝas laŭ pluraj dekoj da kilometroj sude de Saint-Louis, ĉe la enfluejo de la riverego Senegalo. La celo de tiu konstruado celis favorigi la fluadon de la riverego ĝis la oceano. Sed la rezulto estas katastrofa.
En kelkaj jaroj, sub la forto de la ondoj, tiu breĉo plilarĝiĝis, kaj nun estas ses kilometrojn larĝa. Saint-Louis ja ne plu estas submetita al la riveraltiĝo, sed la oceano penetras en la enfluejon de la riverego tra la breĉo, ronĝante la teron. Sur la randoj, la saleco de la akvo detruadas la legomkultivojn. La lango de Barbario estas amputita de pluraj kilometroj, vorita de la Atlantika oceano. Tri vilaĝoj estis forglutitaj de la maro. La urbestro de Saint-Louis promesis baldaŭan konstruadon de ĝeto. La Ŝtato ankaŭ mendis studaĵon por determini, ĉu necesas fermi aŭ stabiligi la breĉon. La rezulto estis anoncita fine de 2016: la rearanĝo kostos 15 miliardojn da eŭroj. 80% el la insulo Saint-Louis havas «fortan riskon» de inundo ĝis la jaro 2080.
1/Arkta Cirklo: la bankizo reduktiĝas, la vilaĝoj transloĝiĝas, la boacoj malaperas.
2/Siberio: la degelo de la ĉiamfrosta grundo liberigas mortigan bakterion.
3/Marbordoj: pli ol 450 «mortaj areoj» en la mondo.
4/Mediteraneo: giganta projekto por savi Venecion el la akvoj
5/Amazonio: la arbaro ne rezistos kontraŭ grava klimata ŝanĝiĝo.
6/Bangladeŝo: Ĉu 60 milionoj da klimataj rifuĝintoj en 2050?
7/Oceanio: dekoj da arkipelagoj baldaŭ inunditaj.