14/06/2017
Pli ol mil personoj estis arestitaj, lundon, en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo marĝene de kontraŭ-koruptaj manifestacioj.
La moskvaj policistoj uzadis intensan perforton, lundon 12an de junio, dum kontraŭ-korupta manifestacio en Rusio. La kolektiĝo estis malpermesita ĉirkaŭ la placo Puŝkino en Moskvo. Pro tio, la policistoj ne hezitis uzadi perforton kaj plenumi multajn arestadojn. Pli ol mil personoj ŝajne estis arestitaj en la tuta lando.
La opoziciulo Alexej Navalni inter la arestitoj
Plejparte el la manifestaciantoj arestitaj estas junuloj, kiuj spertis nur Vladimir Putinon kiel prezidenton. La plej bonŝanculoj estis liberigitaj en la nokto de lundo ĝis mardo 13a de junio. Sed okaze de ribelo, kelkaj riskas plurajn monatojn da malliberejo.
La opoziciulo, Alexej Navalni, kiu en la reto, alvokis siajn defendantojn surstratiĝi, estis kaptita antaŭ lia hejmo. Li estis arestita kaj kondamnita je 30 tagoj da malliberejo, anoncis lia porparolanto dumvespere.
Por la dua fojo post la printempo, la rusia junularo mobiliziĝis kontraŭ la registaro, jaron antaŭ la prezidenteca baloto.

