Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juin 2017 3 21 /06 /juin /2017 13:10

21/06/2017

Laŭ la internacia NRO Human Rights Watch, la laboristoj taskitaj pri la konstruado de la stadionoj estas viktimoj de «ekscesoj kaj ekspluatado».

La laboristoj taskitaj pri la konstruado de la stadionoj de la Mondpokalo 2018 en Rusio estas viktimoj de «ekscesoj kaj ekspluatado», raportis merkredon 14an de junio, la Neregistara Organizaĵo Human Rights Watch (HRW). HRW vizitis sep konstruejojn de stadiono, kiuj akceptos la Mondpokalon, kaj konstatis «kontraŭleĝajn okazojn en ses el ili», aparte «tute nepagitajn salajrojn aŭ nepagitajn dum pluraj monatoj, laboron sub temperaturoj, kiuj malaltiĝas ĝis minus 25°C sen sufiĉaj protektoj, aŭ nekapablecon de la dungintoj provizi laŭleĝajn laborkontraktojn» por la laboristoj.     

«La FIFA ne ankoraŭ elmontris, ke ĝi povas prigardadi, malhelpi kaj solvi tiujn problemojn», denuncis Jane Buchanan, direktorino ĉe HRW por Eŭropo kaj Centra Azio, en la raporto publikigita pasintan merkredon. HRW, kiu citas la nombrojn de la Internacio de la laboristoj en konstruado kaj ligno (IBB), precizigas, ke 17 laboristoj mortis sur la konstruejoj de la stadionoj de la Mondpokalo.

«Etoso de timigado kaj suspektado»

La NRO denuncas ankaŭ la «kredindajn raportojn» pri dungado de nord-koreiaj laboristoj, kiuj «laboras dum longaj tagoj, kaj havas malmulte da ferioj» sur la konstruejo de la stadiono de Sankt-Peterburgo

La FIFA antaŭe asertis, ke neniu plu da nord-koreanoj laboras sur la konstruejo de Sankt-Peterburgo, sed «publikigis neniun informon pri la aranĝoj starigitaj por protekti aŭ helpi tiujn laboristojn», bedaŭras HRW.

«La laboristoj pridemanditaj de Human Rights Watch nevarie asertis, ke ili timas paroli pri tiuj ekscesoj, pro risko de represio fare de iliaj dungintoj», aldonas la organizantoj.

Emfazante «etoson de timigado kaj suspektado», la organizaĵo precizigas, ke unu el siaj membroj estis arestita en aprilo 2017, en Volvogrado, sude de Rusio, dum li provis renkonti laboristojn sur la konstruejo de tiu stadiono. Li estis liberigita post pluraj horoj da pridemandadoj, aldonas HRW.

En Kaliningrado (okcidente), laboristoj kiuj deziris plendi pri iliaj laborkondiĉoj al delegacio de la FIFA, estis malhelpataj fare de sekurecaj agentoj, kiuj ankaŭ trudis migrantajn laboristojn restadi en iliaj dormejoj dum la vizito de la delegacio, laŭ la raporto.

Dek du stadionoj en dek unu urboj akceptos la Futbalan Mondpokalon, de la 14a de junio ĝis la 15a de julio 2018.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }