
29/06/2017
Foto: Hocine Zaourar/AFP: francaj soldatoj de la operaco Turquoise en julio 1994.
Asocioj volas klarigi la aferon pri la liverado de armiloj al la genocidantoj
Multaj malklaraj aferoj plu ekzistas, koncerne la ruandan genocidon, kiu okazigis preskaŭ milionon da mortintoj.
Parte por klarigi ilin, la asocio Survie ĵus deponis "plendon kontraŭ X" (kulpintoj ĝis nun nekonataj), kun starigo de civila proceduro, pro « kompliceco en genocido kaj kompliceco en krimoj kontraŭ la Homaro », laŭ informoj de Radio-France kaj le Parisien. La celo de tiu agado estas « klarigi la aferon pri la liverado de armiloj al la genocidantoj, de januaro ĝis julio 1994, inkluzive post la embargo pri armiloj decidita de Unuiĝintaj Nacioj, la 17an de majo 1994».
« Nia plendo ne celas ekskluzive la prezidenton de la Respubliko kaj la ministrojn, sed ankaŭ membrojn de la ministraj kabinetoj aŭ la ĝeneralan sekretarion de Elizeo », eksplikas Safya Akkori, advokatino de la asocio Survie, al Radio-France. Ĝi ankaŭ koncernas militajn altgradulojn. « Necesas klarigi la aferon pri la rilatoj inter la tiamaj ruandaj aŭtoritatoj kaj la francaj politikaj kaj militaj respondeculoj».
La asocio esperas, ke juĝisto pri enketo estos baldaŭ nomita.
Enketo pri la financado de tiuj armil-liveradoj
Aliparte, ankaŭ la kontraŭ-korupta asocio Sherpa, la Kolektivo de la civilaj partoj por Ruando (CPCR) kaj Ibuka France anoncis, ke ili deponis plendon kun starigo de civila proceduro, celante la bankon BNP Paribas pro « kompliceco en genocido, militkrimo kaj krimoj kontraŭ la Homaro ».
Tiuj asocioj akuzas la bankan grupon, ke ĝi permesis la «financadon de 80 tunoj da armiloj, utiligitaj dum plenumo de la genocido», kvankam « la banko ne povis dubi pri la genocidaj intencoj de la aŭtoritatoj de la lando ». Laŭ informoj de la asocioj, konfirmitaj de la ĵurnaloj Le Monde kaj France-info, la banko permesis la transdonadon de mono en junio 1994.
Pridemandita de AFP, la banko indikis, pere de ties porparolanto, ke ĝi ne disponas « sufiĉajn elementojn » pri tiu plendo por « komenti ĝin ».

