Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 juin 2017 1 12 /06 /juin /2017 09:26

12/06/2017

De tridek jaroj, la arkeologoj kaj historiistoj interkonsentas pri la fakto, ke la unua homo sapiens datiĝas de antaŭ ducent mil jaroj. Tamen, freŝdata malkovro malkonfirmas tiun teorion: la prahomoj fakte ekzistis de antaŭ tricent mil jaroj. Tion malkaŝis la prifosadoj plenumitaj en la areo de Jebel Irhoud en Maroko. Tiuj prahomoj ŝajne estis allogitaj per la dolĉa klimato de «verda Saharo».

La meriton de tiu malkovro, havas skipo de internaciaj esploristoj. Tiu ĉi estis gvidata de Jean-Jacques Hublin, invitita profesoro de la Internacia katedro de Prahomscienco ĉe la Kolegio de Francio. Dum tiu laboro, li estis helpata de Abdelouahed ben-Ncer, de la Nacia Instituto pri Arkeologio kaj Kultura Heredo (INSAP).

Pli frua fenomeno

«Nia ideo estas, ke la apero de la moderna homo estas eĉ pli frua, kaj ke temas pri tutafrika fenomeno», argumentis la esploristoj. «Verŝajne, la unuaj reprezentantoj de nia specio, havis tutafrikan disvastiĝon, kaj intervenis antaŭ malpli ol 500 000 jaroj», ili aldonis.

«La unua mapo malkaŝas ankaŭ ĉeeston, en pluraj afrikaj areoj datiĝantaj de 300 000 ĝis 130 000 jaroj, de ŝtoniloj de la «Middle Stone Age» (Meza Ŝtonepoko) aŭ «levallois»», raportis profesoro Jean-Jacques Hublin. Temas ĉefe pri iloj «malgrandaj, pintaj kaj prilaboritaj por ĉasado, interalie de gazeloj», laŭ la arkeologo Shannon McPherron, de la Instituto Max-Planck. 

Ni plu evoluadas

«Ni do povas imagi rilatojn inter homgrupoj, kiuj interŝanĝis genojn per rasmiksado, kaj kulturajn elementojn», daŭrigis la gvidisto de la prifosadoj. Aliparte, la esploristoj substrekis, ke tiu malkovro implicas kompleksan evoluadon de la homaro, kiu koncernas la tutan afrikan kontinenton.  

Krome, la volumeno de la kranio de tiuj prahomoj, ŝajne estis simila al tiu de la nuna homo. «Ilia vizaĝo ne estis malsama ol iu ajn, kiun ni renkontas en la metroo», notis la direktoro de la skipo, antaŭ ol konkludi ke, «la evoluado ne ĉesas, ni plu evoluadas».

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }