Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juin 2017 2 27 /06 /juin /2017 19:15

27/06/2017

En Maroko, malgraŭ la interveno de Mohamedo la 6-a, dum kiu li kritikis la malrapidecon de la projektoj pri disvolviĝo, kaj anoncis aranĝojn por trovi rimedon al la situacio en la Rif-montaro, norde de la lando, la manifestaciantoj denove protestis en Al Hocejmo dum la tago de la Eid Ul-Fitr, kaj novaj kolizioj kontraŭstarigis ilin al policistoj, kiuj estis amase deplojitaj.

   

Lundon 26an de junio, kiu estas festotago en Maroko, la aktivuloj de Al Hocejmo deziris emfazi la eventon, kaj defiladis denove sur la stratoj de la urbo. Post ĉiuvesperaj manifestacioj dum la ramadano, la aktivuloj deziris, ke ilia kolektiĝo estu aparte grava.

Laŭ atestoj kaj fotoj diskonigitaj en la reto, la policistoj, amase deplojitaj, tute blokadis Al Hocejmo. Ili multobligis la kontrolon sur la vojoj, kiuj kondukas al la urbo, kaj malhelpis la aliron de la manifestaciantoj devenantaj de la apudaj lokoj. La polico uzadis perforton per klaboj. Tiu interveno okazigis nedifinitan nombron da vunditoj kaj dekoj da arestadoj.

Nun, la protestantoj postulas ĉefe la liberigon de la enkarcerigitaj aktivuloj de la movado "Hirak". Pasintsemajne, 25 aktivuloj juĝitaj ĉe la tribunalo de Al Hocejmo ricevis punon je 18 monatoj de malliberejo, naŭ aliaj personoj, estis kondamnitaj je 36 monatoj de malliberejo.

Antaŭ la festo, la espero de ilia liberigo per reĝa ordono estis granda, sed nun tiu espero lasas la lokon al kolero. La manifestaciantoj daŭre elvokas sian dignecon kiu, laŭ ili, estas pli grava ol mono aŭ projektoj. Sed rekta dialogo inter la potenco kaj la aktivuloj tute ne ekzistas. La situacio estas blokata, kaj la kritikoj de lokaj kaj internaciaj NROj multobliĝas, por denunci la «represion» kaj la «arbitrajn arestadojn», postulante samtempe la liberigon de la enkarcerigitoj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }