Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juin 2017 5 02 /06 /juin /2017 07:51

02/06/2017

La frenezaj jaroj - Serge HALIMI

Laŭ ili, la fulmotondro pasis, la elekto de s-ro Donald Trump kaj la „briteliro” estas preskaŭ digestitaj. La klara venko de s-ro Emmanuel Macron entuziasmigis la gvidajn rondojn de la Eŭropa Unio, iu el iliaj oficialaj komentistoj eĉ kontente babilas, ke temas pri la „unua decida haltigo de la popolista ondo”. La novaj francaj gvidantoj do sentas emon profiti la okazon por trudi la novliberalan agendon de la Eŭropa Komisiono, per kio ili celas malmunti la laborleĝon. Tia orientiĝo estas en Parizo (...)

http://eo.mondediplo.com/article2496.html

Francujo, nova etapo – Ignacio RAMONET

La unua surprizo estis … ke ne estis surprizo. Por la unua fojo la opinisondistoj ne maltrafis la realan rezulton. En la Unuiĝinta Reĝlando kun la briteliro, aŭ en Usono kun Donald Trump, la opinisondoj komplete maltrafis. En Francujo, tamen, semajnojn antaŭe la opinisondistoj anoncis, ke en la unuaj prezidantaj balotoj de la 23-a de aprilo, la venkantoj estos, en ĉi tiu ordo : Emmanuel Macron (En Marche !, Ek Antaŭen !) kaj Marine Le Pen (Front National, la Nacia Fronto), la solaj kandidatoj por (...)

http://eo.mondediplo.com/article2494.html

Puni aŭ logi, la ukraina dilemo - Hélène RICHARD

LA UKRAINA registaro devas alfronti malfacilan demandon : ĉu necesas starigi sanitaran kordonon laŭlonge de la sendependistaj teritorioj, armee kaj finance subtenataj de Rusujo, aŭ plu prizorgi ekonomiajn kaj administraciajn ligojn kun ties loĝantaro en la perspektivo de reintegrado de Donbaso ? De la respondo donota de Kievo al tiu demando dependos grandparte la estonteco de la interkonsentoj de Minsko subskribitaj en februaro 2015, kiuj planas la starigon de aŭtonomeca statuso por la regionoj (...)

http://eo.mondediplo.com/article2492.html

La projektoj de la Blanka Domo semas panikon ĉe sia suda najbaro - James M. CYPHER

Usono ne deklaris la militon al Meksiko ; ĝi simple nur volas retraktadi la komercan traktaton, kiu ligas ĝin kun sia najbaro. La projekto tamen teruris Meksikon. Komence de la 1980-aj jaroj la lando decidis ligi sian ekonomion kun tiu de Usono. Ĉu 180-grada returniĝo norde de la Rio Bravo povis ne krei perturbojn en la sudo ? S-RO WILBUR ROSS, nova sekretario pri komerco, estas konvinkita : Usono „suferas komercan militon jam de jardekoj, pro kio ĝi havas tian deficiton”. Dum la aŭskultado (...)

http://eo.mondediplo.com/article2493.html

Meksiko fronte al Donald Trump - Andrés Manuel LÓPEZ OBRADOR

La ofendaĵoj de s-ro Donald Trump al Meksiko akcelis la kampanjon de prezidantelekto en tiu lando. La elekto okazos nur en julio de 2018, sed jam montriĝas kandidato : s-ro Manuel Andrés López Obrador, kiu enkarnigas la esperojn de la maldekstruloj. ANTAŬ PROKSIMUME du jaroj, la tiama usona prezidonto Donald Trump kaj liaj konsilistoj komencis sisteme esplori la mensostaton de la usonanoj. Inter la plej notindaj sentoj : seniluziiĝo, incitiĝo, kolero, malĝojo kaj malespero. En la politiko tiu (...)

http://eo.mondediplo.com/article2491.html

http://eo.mondediplo.com/

 

 

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }