Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juin 2017 4 29 /06 /juin /2017 08:25

29/06/2017

La frenezaj jaroj - Serge HALIMI

Laŭ ili, la fulmotondro pasis, la elekto de s-ro Donald Trump kaj la „briteliro” estas preskaŭ digestitaj. La klara venko de s-ro Emmanuel Macron entuziasmigis la gvidajn rondojn de la Eŭropa Unio, iu el iliaj oficialaj komentistoj eĉ kontente babilas, ke temas pri la „unua decida haltigo de la popolista ondo”. La novaj francaj gvidantoj do sentas emon profiti la okazon por trudi la novliberalan agendon de la Eŭropa Komisiono, per kio ili celas malmunti la laborleĝon. Tia orientiĝo estas en Parizo (...)

http://eo.mondediplo.com/article2496.html

 

Ĉinaj falsitaj produktoj por Afriko - Jean-Baptiste MALET

Tiu tomatokampo de 35 muoj (2,3 hektaroj) lokiĝas en la ĉirkaŭaĵoj de Wusu, urbo de la norda Ŝinĝjango, mezvoje inter la regiona ĉefurbo, Urumĉio, kaj Kazaĥio. Inter cento da plukistoj, kies plimulto estas migrintoj el Siĉŭano kaj kelkaj Ujguroj, 14 jara junulino levas sian hakileton super sia kapo, kaj, per subita frapo, tranĉas planton plenan de maturaj fruktoj. Ŝiaflanke, laboristo prenas la planton kaj vigle skuas ĝin. La tomatoj falas kun obtuza bruo. Iom post iom ruĝaj kaj verdaj linioj desegniĝas (...)

http://eo.mondediplo.com/article2499.html

 

Sud-Afriko lacigita de siaj liberigintoj - Sabine CESSOU

Jen vera bato por Sud-Afriko : fine de majo, General Motors anoncis sian foriron el la lando. Mil kvincent dungoj estas rekte minacataj kaj plurmiloj da aliaj nerekte. Tiu decido estas nur unu ilustraĵo pri la malfacilego, kiun trairas la unua ekonomio de la afrika kontinento. Fone de socialaj streĉoj, korupto kaj perforto, la lando de Nelson Mandela serĉas novan spiron. AKVO, ELEKTRO, LERNEJO... Sud-Afriko havas rekordan nombron de manifestacioj por postuli bonan funkciadon de la publikaj (...)

http://eo.mondediplo.com/article2500.html

 

La kapitalismo priskribita per keĉupo - Jean-Baptiste MALET

La forto de ekonomia sistemo troviĝas en ĝia kapablo enŝoviĝi en ĉiujn anguletojn de nia ekzisto, kaj precipe en niajn telerojn. Banala ladskatolo de tomata koncentritaĵo tiel enhavas du jarcentojn da historio de la kapitalismo. En nova verko, Jean-Baptiste Malet longe enketis sur kvar kontinentoj. Jen geopolitiko de "misnutraĵo" pri kiu li prezentas ĉi tie neeldonitan panoramon. En restoracia ĉambro ornamita per pajloŝtopitaj ursoj kaj kobroj, meze de la valo de Sacramento, en Kalifornio, viro (...)

http://eo.mondediplo.com/article2495.html

 

Ĉavismo kaj Venezuelo, hodiaŭ – Ignacio RAMONET

El ĉiuj usonaj institucioj pritraktantaj la eksteran politikon, la plej influa estas sendube la Council on Foreign Relations, fondita en 1921, kiu eldonas la – koncerne al eksteraj aferoj – tutmonde plej vaste konatan Foreign Affairs . Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en la centro de Manhattan, en Novjorko, en angulo de la tre eleganta Park Avenue, kaj tra ĝi pasis en la daŭro de preskaŭ unu jarcento kelkaj el la plej elstaraj politikaj figuroj, kiuj ĉefrolis en la nuntempa historio. Okaze de la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2501.html

 

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }