Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juin 2017 4 22 /06 /juin /2017 09:46

22/06/2017

Italio plu akceptas ĉiutage migrantojn sur sia teritorio, ofte savitaj marvaste de Libio. En Kalabrio, la infero daŭras en la kampoj, kie ili estas ekspluatataj kiel kvazaŭ-sklavoj, fare de mafiaj organizaĵoj.

La nombroj sin sekvas sen sistema registrado, sed ĉiutage, Italio akceptas migrantojn sur sia teritorio, post ilia savado marvaste de Libio. Tiu amasa fenomeno – preskaŭ 200 000 migrantoj surteriĝis en 2017 – duobliĝas  per la ekspluatado de tiu mizero, fare de senskrupulaj retoj, kaj eĉ de la mafio. Ekzemple, en Kalabrio, situanta ekstremsude de Italio, tuta merkato de kontraŭleĝa laboro stariĝis koncerne la afrikajn migrantojn. Ili estas ekspluatataj en la kampoj, sen respekto de la normoj.

«Ili ekspluatas nin kiel eble plej intense»

En la arida kamparo de Kalabrio, la laboristoj loĝas sub tendoj aŭ betonblokoj rapidege konstruitaj, sen akvo kaj elektro. Ni vidas tiujn Afrikanojn en la ĉirkaŭaj kampoj: kelkaj bredas la gregojn, plejparte rikoltas. Citrusoj kaj terpomoj dumvintre, tomatoj dumsomere. «Ĉiumatene, ni leviĝas je la kvina horo, atestas tiu Gambiano, 40-jara, kiu anonime esprimiĝas. Ni atendas la dungantojn ĉe vojkrucoj. La laboro estas ege laciga, ni plukadas 10 horojn tage. Kelkafoje, ni havas kontrakton, sed ili estas senvaloraj paperpecoj. Kvankam ili antaŭvidas 40 eŭrojn, ni ricevas nur duonon. Ili ekspluatas nin kiel eble plej intense».

La kuracejo de la NRO Emergency estas la nura strukturo dediĉita al tiuj personoj. Jean De Dieu estas tie flegisto, kaj kuracas vundojn ĉe la manoj, piedoj, kaj lumbodoloroj.   

Kelkaj mastrumantoj vendas migrantojn al ekspluatantoj

Neniu denuncas, sed tamen la situacio pligraviĝas, konstatas la prokurorino Marisa Manzini kiu, danke al freŝa leĝo voĉdonita aŭtune, malmuntadis tutan reton pasintan monaton, arestis 16 personojn en la provinco Kosenco. «En tiu afero, ŝi eksplikas, la mastrumantoj estis perantoj. Ili selektis la virojn, sendindajn al la laboro profite al agrikulturaj ekspluatantoj. Pli grave, ni havas la pruvon, ke tiuj mastrumantoj vendis migrantojn al agrikulturaj ekspluatantoj. Plie, pligravigaj cirkonstancoj ekzistas: tiuj homoj estas pagataj de la Ŝtato por mastrumadi la akceptejon, ĝis 35 eŭroj tage, por ĉiu migranto».

Ankaŭ en Kalabrio, la Ndrangheta, surloka mafio, estas akuzata, ke ĝi enŝoviĝadis en unu el la plej grandaj akcepto-centroj de la lando, kaj deturnis milionojn da eŭroj. Italio akceptis ĝis nun pli ol 177 000 azilpetantojn. La akcepto-sistemo kolapsas.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }