Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juin 2017 2 20 /06 /juin /2017 10:32

20/06/2017

Foto Gerard Julien – AFP:  Kelkaj svingis afiŝtabulojn kun la slogano «Neniu plu da ekskuzoj, for la barilojn».

Pluraj miloj da personoj manifestaciis en Madrido pasintan sabaton, postulante de la hispana registaro, ke ĝi respektu sian engaĝiĝon kun la Eŭropa Unio, akcepti pli ol 17 000 rifuĝintojn, nombro tute ne atingita.

La manifestacio estis organizita de pluraj NROj, el kiu "Internacia Amnestio", kelkaj tagoj antaŭ la Tutmonda Tago de la rifuĝintoj, la 20an de junio.

https://www.youtube.com/watch?v=5Gm8AK5r9f0

«Neniu homo estas kontraŭ-leĝa», skandis interalie la manifestaciantoj, kiuj defiladis sub varmego, centre de la hispana ĉefurbo. Kelkaj svingis afiŝtabulojn kun la slogano «Neniu plu da ekskuzoj, for la barilojn».

Laŭ Amnestio, tiu celo tute ne estas atingita

En 2015, la landoj de Eŭropa Unio fiksis al du jaroj la tempolimon por «reloki» 160 0000 rifuĝintojn alvenintajn en Grekio kaj Italio. Tiu tempolimo estos atingita ĉi-somere. La programo tamen atingis ĝis hodiaŭ nur 20 000 relokitojn.

Kaj, laŭ "Internacia Amnestio", Hispanio akceptis ĝis nun, nur iom pli ol 1 300 personojn el la 17 300, kiujn ĝi engaĝiĝis akcepti.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }