Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juin 2017 7 18 /06 /juin /2017 13:33

18/06/2017

Dmitrij Bogatov, matematikisto kaj esperantisto, estis arestita la 6an de aprilo, surbaze de falsaj akuzoj, kaj riskas punon je 20 jaroj da malliberejo. Malmultaj opinias, ke Bogatov estis arestita, nur ĉar li havis, elirnodon de Tor en sia hejma servilo. Lia familio, amikoj kaj advokatoj petas internacian helpon por protesti kontraŭ tiu terura maljusteco, dum Dimitrij plu estas malliberigita.

Retpaĝaro: https://freebogatov.org/fr/
Tvitero: https://twitter.com/freeBogatov
Fejsbuko: https://www.facebook.com/pg/freeBogatov/

#freeBogatov ŝatus vidi manifestojn en la tuta mondo la 19an kaj 20an de junio 2017. Se vi estas proksime de ambasadejo aŭ konsulejo de Rusio, iru tien kaj memfotu vin antaŭ la konstruaĵo, menciante lian nomon. Se vi estas malproksime de rusiaj oficialaj ejoj, memfotu vin antaŭ loka rekonebla loko. Ekzemple, la Eiffel-turo en Parizo.

Poste, sendu la foton en tviteron per la kradvorto #freeBogatov, kaj ĝi estos diskonigita en la sociaj retoj. Aldonu mesaĝon laŭ via plaĉo, indiku vian urbon aŭ landon. Ni okupiĝos pri la cetero.

Vi ankaŭ povas sendi mesaĝon anonime, kaj se vi preferas, vi povas ankaŭ kaŝi vian vizaĝon por protekti vian sekurecon. Via sekureco ĉiam estos nia ĉefa zorgo.

Kiu vi estas?   

Ĉu koncernata civitano, ĉu aktivulo, kodrompisto aŭ eble #Anonymous. Vi maltrankviliĝas pri la monda represio kontraŭ la aktivuloj, kiuj luktas por respekto de la privata vivo. Ni ne deziras, ke vi plenumu malobeeman agadon, aŭ kolektu homamason. Ni nur esperas, ke vi fotos vin, sola aŭ kun kelkaj amikoj. Tio estas simpla solidereca ago. Solidareco, kiu vere estas necesa en tia epoko.

Kial protesti?

Ni ŝatus, ke vi legu tion, kion Electronic Frontier Foundation kaj Acces Now skribis pri la situacio de Bogatov kaj ties impliko.  

https://www.eff.org/deeplinks/2017/04/access-now-and-eff-condemn-arrest-tor-node-operator-dmitry-bogatov-russia

Kien iri?

Jen listo de ĉiuj diplomataj misioj de Rusio en la mondo:

https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_diplomatic_missions_of_Russia

Amaskomunikila kontakto kaj organizanto

Ksenia estas en rekta rilato kun la familio, amikoj kaj advokato de Bogatov, kaj taskita pri kunordigado de tiuj agoj.  

Retpoŝtadreso: ksenia@radicalcinema.org

Tvitero: @edok_lotosov

Jabber: xeniax@xmpp.ninja

Fil: @ksenia_f

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }