Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juin 2017 4 01 /06 /juin /2017 14:11

 

01/06/2017

Bildo: policistoj kaj CRS en Parizo, dum manifestacioj en la 14a de aprilo 2016 kontraŭ la Laborleĝo. - THOMAS SAMSON  

 

 

La krizostato (urĝa stato), dekretita post la atencoj de la 13a de novembro, utilas ne nur al protekto de la loĝantaro kontraŭ terorismo. Laŭ "Internacia Amnestio", la aranĝoj permesitaj de tiu escepta situacio, estas ankaŭ utiligitaj «por restrikti» la rajton manifestacii pace. Tiun situacion, la franca branĉo de la NRO denuncas en raporto, prezentita mardon, dum gazetkunsido.

Marco Perolini, esploristo ĉe "Internacia Amnestio" pri Francio memorigas, ke «dekoj» da manifestacioj estis malpermesitaj de la aŭtoritatoj, por interalie «preventi tumultojn kontraŭ publika ordo». Inter novembro 2015 kaj la 5a de majo 2017, 155 malpermesoj de publika kolektiĝo estis deciditaj, laŭdire pro manko de necesa nombro da policistoj por garantii respekton de ordo. La NRO kontestas tiun argumenton. «La uzado de strategioj, kiuj mobilizis amasajn policajn rimedojn por ĉirkaŭigi pacajn manifestaciantojn, kontraŭdiras tiun pravigon», li eksplikas en la raporto.

«Sub preteksto de urĝa stato, centoj da aktivuloj, defendantoj de la naturmedio kaj laboristaj rajtoj estis senigitaj je sia rajto manifestacii. La aŭtoritatoj malpermesis al ili, sen kialo, ke ili partoprenu al manifestacioj», mencias aliparte Marco Perolini. Li aldonas, ke la ministro pri Internaj aferoj alprenis 639 aranĝojn por malpermesi kelkajn elektitajn personojn atingi publikajn kolektiĝojn. Laŭ la NRO, el tiuj aranĝoj, «574 celis personojn, kiuj manifestaciis kontraŭ la propono de reformo pri la laborleĝo»                      

Perfortoj kontraŭ la manifestaciantoj

"Amnestio" denuncas en sia raporto, ankaŭ la perfortojn suferitajn de tiuj, kiuj manifestaciis. «Klaboj, kaŭĉukaj kugloj kaj larmigaj gasoj estis utiligitaj kontraŭ pacaj manifestaciantoj, kiuj  ŝajne ne minacis la publikan ordon», eksplikas la aŭtoroj de la raporto. La NRO interalie invitis al sia gazetkunsido Laurent-n, hospitalsekretario, aĝa je 47 jaroj. Li certigas, ke li perdis okulon «post eksplodo de forpuŝada mangrenado, pafita de policisto de CRS placo de la Respubliko en Parizo», dum li forlasis manifestacion kontraŭ la laborleĝo.   

Nicolas Krameyer, respondeculo pri la programo «Liberecoj» ĉe "Amnestio" emfazas aparte «la malmoderan uzadon de "nasoj", t.e ĉirkaŭfermadoj de pacemaj manifestaciantoj». Tiu manovro, li diras, «estas permesata de la internacia juro», en la celo apartigi la homamason de la perfortaj individuoj. Sed, li aldonas, la policistoj troigas ĝin, kaj detenas la manifestaciantojn «plurajn horojn, sen kialoj aŭ pravigoj»

https://www.youtube.com/watch?v=2Vz8N8jWPvM

Ĉesigi la krizostaton  

Konklude de sia raporto, la NRO petas unu fojon pli de la registaro, ke ĝi «ĉesigu la urĝan staton», kiu estis redaŭrigita kvin fojojn de post la 13a de novembro, «krom se ĝi kapablas pruvi, ke publika danĝero minacas la nacian ĉiutagaĵon, kaj ke la krizaj aranĝoj estas absolute necesaj por fronti tiun situacion».

Tiu peto havas malmulte da ŝanco de sukceso, la prezidento Emmanuel Macron sciigis, post la atenco en Manĉestro, ke li postulos ĝian daŭrigon.

Aldono: Efektive, la krizostato estis daŭrigita ĝis julio 2017.

Video de Internacia Amnestio-Francio en la franca: 

https://www.youtube.com/watch?v=DZGf9ZcuiRs

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }