Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juin 2017 5 16 /06 /juin /2017 08:36

16/06/2017

Dek unu asocioj, kiuj helpas la migrantojn en Kalezo (Pas-de-Calais), anoncis ĵaŭdon, ke ili submetis plendon ĉe la administrada tribunalo de Lillo, en la celo devigi la aŭtoritatojn «respekti la liberecon kaj la fundamentajn rajtojn de la migrantoj ĉeestantaj en Kalezo».

La plendantaj organizaĵoj, el kiuj la Secours catholique (katolika helpservo) kaj la Cimade, petas de la administra justico,  ke «ĝi agnosku la gravajn kaj ripetitajn atencojn kontraŭ la rajtoj kaj liberecoj» kaj «postulas de la aŭtoritatoj, ke ĝi starigu aranĝojn, kiuj garantias respekton de la bazaj fundamentaj rajtoj, kiel aliro al akvo, necesejo, kaj nutraĵdisdonado… ».

«Senigi la migrantojn je iliaj fundamentaj rajtoj, rifuzi al ili minimumon da digneco, ne helpas al konstruiva kaj daŭra solvo koncerne la akcepton de la rifuĝintoj», ili aldonis.

Laŭ la dek unu asocioj, kiuj jam antaŭe submetis la aferon ĉe la administra justico, por akiri la rajton helpi la migrantojn, 600 migrantoj plu ĉeestas en la regiono de Kalezo.

Ankaŭ la Rajto-defendanto, Jacques Toubon, kiu denuncis merkredon, «la nehumanajn vivkondiĉojn» suferitajn de la migrantoj ĉeestantaj en la regiono, opinias ke inter 500 kaj 600 migrantoj ĉeestas en la regiono.

La prefektejo taksas ilin duone malpli multnombraj.

La aŭtoritatoj ne volas, ke novaj migrantaj kolektiĝoj okazu en Kalezo, post la malmuntado de la «ĝangalo» en aŭtuno 2016.

Pro tio, de kelkaj semajnoj, la asocioj estas kutime malhelpataj, fare de la aŭtoritatoj, organizi disdonadon de akvo aŭ manĝoj.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }