Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juin 2017 7 11 /06 /juin /2017 13:47

11/06/2017

9/Pacifiko: la klimata fenomeno El-Niño minacas la Galapagojn.

Bildo: Juna marleono

Mil kilometrojn for de la ekvadoraj marbordoj, etendiĝas la Galapagoj, 18-insula arkipelago, kie loĝas rimarkinda diverseco de specioj. Tie kreskas 180 plantoj, kiuj ne ekzistas aliloke. Sed hodiaŭ, tiu faŭno estas minacita, post la reapero fine de la jaro 2015, de la klimata fenomeno El-Niño en la tropika Pacifika oceano. Tiu fenomeno havas kiel efikon, nenormalan plialtiĝon de la temperaturo de la akvoj en Orienta Pacifiko, precipe laŭlonge de la marbordoj de Suda Ameriko. Tio rompas la retrofluadon de malvarmaj akvoj, riĉaj je nutraĵoj, nemalhaveblaj por multnombraj specioj. La malkreskado de vegetaĵaj planktonoj instigas la fiŝetojn kaj senvertebrulojn, migradi pli malproksimen. Entute, la nutraĵciklo suferas.  

El-Niño jam frapis la Galapagojn, enlistigitaj ĉe la "Monda Heredaĵo de Unesko". Ĝia trapasado postlasis neforviŝeblajn spurojn: 90% el la populacioj de marigvanoj malaperis, same por tri kvaronoj el la pingvenoj, kaj duono el la marleonoj. La plivarmiĝo de la oceano aliparte malfortigas la koralajn rifojn de la arkipelago, pliigante ilian blankiĝon. Laŭ la "Nacia Oceana kaj Atmosfera Agentejo" (NOAA), somero 2016 spertis plibonigon. Sed studaĵo publikigita en januaro 2014 en la revuo Nature Climate Change sugestas, ke la plej intensaj periodoj, estos duoble pli oftaj dum la 21-a jarcento.

Marigvano

La Marigvano (Amblyrhynchus cristatus) estas igvano loĝanta nur ĉe Galapagoj kiu havas kapablon, unika inter modernaj lacertoj, loĝi kaj manĝi en la maro, kio faras ĝin marreptilio. La Marigvano povas plonĝi ĉirkaŭ 10 m en akvon. Ĝi etendiĝis laŭ ĉiuj insuloj en la arkipelago, kaj estas foje nomata Galapaga marigvano. Ĝi loĝas precipe ĉe la rokaj galapagaj marbordoj, sed povas esti vidata ankaŭ ĉe marĉoj kaj strandoj el mangrovoj.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Marigvano

Galapaga pingveno

La Galapaga pingveno (Spheniscus mendiculus) estas pingveno endemia de Galapagoj. Ĝi estas la ununura pingveno kiu loĝas norde de ekvadoro en naturo. Ili povas survivi pro la malvarmaj temperaturoj rezulte el la Humboldta Marfluo kaj la malvarmaj akvoj el grandaj profundoj alportitaj de la Kromvela Marfluo. La Galapaga pingveno estas unu el la bendopingvenoj, kies aliaj specioj loĝas ĉefe ĉe la marbordoj de Afriko kaj kontinenta Sudameriko.
 

1/Arkta Cirklo: la bankizo reduktiĝas, la vilaĝoj transloĝiĝas, la boacoj malaperas.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-1/arkta-cirklo-la-bankizo-reduktigas-la-vilagoj-translogiga

2/Siberio: la degelo de la ĉiamfrosta grundo liberigas mortigan bakterion.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-2.html

3/Marbordoj: pli ol 450 «mortaj areoj» en la mondo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-3.html

4/Mediteraneo: giganta projekto por savi Venecion el la akvoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-4.html

5/Amazonio: la arbaro ne rezistos kontraŭ grava klimata ŝanĝiĝo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-5.html

6/Bangladeŝo: Ĉu 60 milionoj da klimataj rifuĝintoj en 2050?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-6.html

7/Oceanio: dekoj da arkipelagoj baldaŭ inunditaj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-7.html

8/Senegalo: Saint-Louis, sub minaco de la Atlantikaj ondoj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/senegalo-saint-louis-sub-minaco-de-la-atlantikaj-ondoj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }