08/06/2017
7/Oceanio: dekoj da arkipelagoj baldaŭ inunditaj.
De preskaŭ dek jaroj, komenciĝis la evakuado de la insuloj Carterets, en Suda Pacifiko. Kelkaj el ties 3 000 loĝantoj forlasis siajn vilaĝojn por esti reloĝigitaj sur la insulo Bougainville, memstara regiono de Papuo-Nov-Gvineo: tion, pro la sekeco kaj la leviĝo de la oceanonivelo. Sur tiuj insuloj, kie la kulmina punkto estas nur 1,5 metro super la marnivelo, la kultivaj grundoj estas minacataj de erodo kaj inundoj, trudante la komunumojn, nutradi sin nur per marfruktoj. Komence de 2016, la lernejoj de la insuloj Carterets fermiĝis «pro manko de nutroreĝimo por la infanoj». Malfortikigitaj, la maljunuloj ne plu kapablas lukti kontraŭ la malsanoj. La NRO Tulele Peisa, kiu lanĉis programon de reinstalado esperas, ke en 2020, pli ol duono el la komunumoj estos reloĝigitaj. Nur dek familioj – cento da personoj – profitis ĝis tiam, de la programo, pro manko de financoj.
Kiribato, Maldivoj, Tuvalo, Marŝal-insuloj, Fiĝioj, Samoo, Tongo, Salomonoj, Vanuatuo... Ankaŭ pluraj insuloj de Pacifiko spertas situacion ege vundeblan. Eĉ antaŭ ol esti englutitaj, la sturmado de la sala akvo igas la grundojn nekultiveblaj. La naciaj kaj internaciaj programoj pri adaptado al la klimata ŝanĝiĝo konkuras por trovi solvojn je mallonga tempo - plantado de mangrovoj, konstruado de digoj, plibonigo de la kanaloj kaj reuzado de akvopluvo… Sed ilia relativa neefikeco jam instigis milojn da Tuvalanoj forlasi sian landon por migri al Aŭstralio kaj Nov-Zelando.
https://www.bastamag.net/Ces-dix-lieux-ou-les-consequences-du-changement-climatique-sont-deja
Local solutions on a sinking paradise, Carterets Islands, Papua New Guinea from UNUChannel on Vimeo.
1/Arkta Cirklo: la bankizo reduktiĝas, la vilaĝoj transloĝiĝas, la boacoj malaperas.
2/Siberio: la degelo de la ĉiamfrosta grundo liberigas mortigan bakterion.
3/Marbordoj: pli ol 450 «mortaj areoj» en la mondo.
4/Mediteraneo: giganta projekto por savi Venecion el la akvoj
5/Amazonio: la arbaro ne rezistos kontraŭ grava klimata ŝanĝiĝo.
6/Bangladeŝo: Ĉu 60 milionoj da klimataj rifuĝintoj en 2050?
