07/06/2017
6/Bangladeŝo: Ĉu 60 milionoj da klimataj rifuĝintoj en 2050?
Bangladeŝo estas la plej dense loĝata lando en la mondo: 160 milionoj da loĝantoj vivas sur teritorio granda kiel triono de Francio. Du trionoj el la grundoj kulminas je malpli ol kvin metroj super la marnivelo. Ĉi tie, la ciklonoj ekokazas ĉiun duan aŭ trian jaron. La inundoj estas pli kaj pli oftaj kaj potencaj. Ĉiufoje, la Bangladeŝanoj devas rekomenci sian vivon, sen rikolto, sen tero kaj sen domo. La saleco de la grundoj pligravigas la nutraĵan malsekurecon. La listo de malsanoj, plejparte ligitaj al la poluata kaj sala akvo, kreskas.
Digoj pli kaj pli altaj, instalado pri traktado de la akvoj, plifortigo de la loĝejoj, kontraŭ-ciklonaj ŝirmejoj, provo de variaĵoj de rizo, kiuj rezistas kontraŭ la salo… spite ĉiujn ĉi programojn starigitajn de la registaro, ĉiutage centoj da Bangladeŝanoj rifuĝas en ladurboj de Dako, ĉefurbo de la lando. 20% el la teritorio povus malaperi sub la akvo dum la venontaj jaroj. 78 milionoj da personoj povus esti truditaj al migrado ĝis la jaro 2020 pro la inundoj.
1/Arkta Cirklo: la bankizo reduktiĝas, la vilaĝoj transloĝiĝas, la boacoj malaperas.
2/Siberio: la degelo de la ĉiamfrosta grundo liberigas mortigan bakterion.
3/Marbordoj: pli ol 450 «mortaj areoj» en la mondo.
4/Mediteraneo: giganta projekto por savi Venecion el la akvoj
5/Amazonio: la arbaro ne rezistos kontraŭ grava klimata ŝanĝiĝo.

