Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juin 2017 1 05 /06 /juin /2017 19:51

05/06/2017

4/Mediteraneo: giganta projekto por savi Venecion el la akvoj

Foto: Marco Sabadin/AFP

Fondita en la 5a jarcento, Venecio stariĝas sur 118 insuloj, interligitaj per kanaloj kaj 338 pontoj. Tiu ĉi urbo, kromnomita Plej Serena Urbo, estas ofte inundita de post la mezo de la 20a jarcento. Inter 2000 kaj 2010, la emblema placo Sankta-Marko troviĝis pli ol kvindek fojojn sub pli ol metro da akvo. De post la 1960aj jaroj, kaj rekorda inundo je preskaŭ du metroj, la politikaj kaj sciencaj aŭtoritatoj interesiĝas pri la estonteco de la urbo kaj de ties laguno, enlistigitaj en la Monda Heredaĵo de Unesko. La ideo pri konstruado de defendo kontraŭ la altaj akvoj trudiĝis. Speciala leĝo, promulgita en 1973, dekretis la protekton de Venecio, kiel «prioritatan nacian intereson». Tiu mobilizado naskis la projekton Modulo sperimentale elettromeccanico («eksperimenta elektromekanika modulo»), ankaŭ nomata Mose aŭ Moseo) kies realigo komenciĝis en 2003.

Tiu protekt-sistemo enkalkulos 78 flosantajn digojn, 20 metrojn longa kaj 30 metrojn alta. La aŭtomatigita murego devas malhelpi la akvon penetri  en la lagunon. La laboro estas kolosa: 45 kilometroj de plaĝo estis plifortigitaj, 100 kilometroj de loĝataj marbordoj, kaj 11 kilometroj de kajo estis plialtigitaj, 8 kilometroj da marbordaj dunoj kaj 12 lagunaj insuloj estis aranĝitaj.

La fino de la konstruado estas anoncita je aŭtuno 2017, kun buĝeto de 5,5 miliardoj da eŭroj. Sed la projekto makuliĝis per impona politik-financa skandalo. En junio 2014, 35 personoj, suspektitaj je koruptado, avantaĝigo kaj monlavado kadre de tiuj gigantaj laboraĵoj estis arestitaj, inter kiuj la eks-urbestro de Venecio, instigita al demisio. Aliparte, la efiko de la "projekto Mose" ne estas demonstrita, kaj la betonigo de la fundoj kaj ties konsekvencoj al la akvofluado kaj la tajdoj, riskas detruadi la difektiĝeman lagunan ekosistemon.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }