Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juin 2017 5 30 /06 /juin /2017 10:18
Foto: CHANDAN KHANNA/AFP: manifestaciantoj protestas en Delhio, Barato, la 28an de junio, kontraŭ la perfortoj celantaj la islamanoj

30/06/2017

Multaj baratanoj mobiliziĝis en la grandaj urboj de la lando, merkredon 28an de junio, por denunci la perfortojn plenumitajn kontraŭ la malplimultoj, fare de la hinduaj ekstremistoj. 

Ili estis «miloj» sur la stratoj, merkredon 28an de junio, por «rompi la silenton», kiu ĉirkaŭas la perfortojn kontraŭ la islamanoj kaj la dalitoj en Barato. En Delhio, Mumbajo, Bengaluro, Hajderabado kaj Kalkato, multaj manifestaciantoj respondis la alvokon lanĉitan en la sociaj retoj, per la kradvorto #NotInMyName (ne en mia nomo) por esprimi, ke ili kontraŭas la diskriminaciojn kaj komunumajn perfortojn, kiuj multobliĝas en la lando.

En la ĉefurbo, raportas The Indian Express, ili instaladis grandan afiŝtabulon, «sur kiu li desegnis mapon de Barato, markitaj per ruĝaj makuloj, kiuj reprezentas ĉiujn linĉojn okazintajn pro religiaj motivoj de post 2015».

La celo estis averti la registaron pri la nuna misevoluado, kaj omaĝi la viktimojn, kiel «Junaid Khan, adoleskanto 15-jara ponardita ok tagojn antaŭe en trajno,  Pehlu Khan, bredisto pri lakto-bovinoj draŝita ĝismorte tri monatojn antaŭe, nur ĉar li transportis brutaron, aŭ Mohammad Akhlaq, murdita en sia hejmo en 2015, ĉar li estis suspektita pri konservado de bovoviando en sia fridujo.

      

«Ni ne deziras Baraton tian»  

Laŭ Hindustan Times, «laikeco estas endanĝerigita» fare de la hindua ekstremdekstro kaj ties brigadoj pri defendo de la bovinoj. «Perfortoj kontraŭ la malplimultoj estas sandalo. Ni ne deziras Baraton tian», deklaris la reĝisoro Saba Dewan, iniciatinto de la manifestacioj.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }