Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2017 4 15 /06 /juin /2017 13:16

15/06/2017

Aŭstralio konsentis monkompensi preskaŭ 2000 azilpetantojn, retenitajn en tre kontestita kampadejo, sur la insulo Manuso en Papuo-Nov-Gvineo. La plendantoj, el kiuj kelkaj jam reatingis sian landon, submetis pasintjare la aferon al justico pro la morala kaj fizika damaĝoj suferitaj. Ili ricevos 47 milionojn da eŭroj de la aŭstralia registaro, kaj de du entreprenoj pri sekureco, kiuj tiamaniere evitas proceson.

«Tiu akordo estas grava etapo antaŭ la definitiva agnosko de la ege aĉaj kondiĉoj, pri kiuj suferis la retenitoj sur la insulo Manuso. Ii venis al Aŭstralio por akiri protektadon, sed anstataŭ studi iliajn aferojn, la aŭstralia registaro sendis tiujn vundeblajn personojn sur la insulo Manuso por nedifinita periodo», substrekas Andrew Baker, kiu laboras ĉe la kabineto Slater and Gordon, kaj kiu defendis la peton.

Aŭstralio ofte estas akuzata, fare de la organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj, pro ĝia migradpolitiko, juĝata kiel drastega. Kanbero akceptis pasintan someron, fermi la kampadejon de Manuso, post kiam la Ĉefkortumo de Papuo-Nov-Gvineo juĝis ĝin kontraŭ-leĝa kaj kontraŭ-konstitucia.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }