24/06/2017
Foto: ANIS BELGHOUL/ NEW PRESS / TSA. Sub ponto, kelkajn minutojn for de la ĉefurbo Alĝero, cento da rifuĝintoj, plejparte devenantaj de Malio kaj Niĝero instalis kampon muntitan per tendoj el ligno kaj kartono. La komunumo, kiu formiĝis tiujn pasintajn monatojn vivas en ekstrema malriĉeco.
La Tutmonda Tago pri la rifuĝintoj, la 20an de junio 2017, estis markita de kreskado de rasismaj diroj kontraŭ la sub-saharaj migrantoj kaj rifuĝintoj en la sociaj retoj en Alĝerio. La NROj pri defendo de la homaj rajtoj mobiliziĝis por postuli de la alĝeriaj aŭtoritatoj, ke ili «apliku la leĝon».
La retkriminala sekcio de la alĝeria polico komencis enketon pri la rasisma kampanjo kontraŭ la sub-saharaj migrantoj, kiu plenplenigis la sociajn retojn, aparte Fejsbuko kaj Tvitero, raportas la retpaĝo de la alĝeria ĵurnalo francoparolanta, El Bilad.
Laŭ la ĵurnalo Le Desk, la kradvorto «Ne al la afrikanoj en Alĝerio» ( #لا_للافارقه_في_الجزاير) estis vaste dividita (la 20an de junio 2017) en Tvitero. Ankaŭ la mesaĝoj, kiuj denuncas tiujn rasismajn dirojn.
«Estas skandale, ke okaze de la Tutmonda Tago de la rifuĝintoj, kelkaj personoj decidis plenumi rasisman kampanjon kontraŭ la sub-saharaj migrantoj kaj rifuĝintoj», indignis Hassina Oussedik, direktorino de "Internacia Amnestio" aliĝinta al la "Alĝeria Ligo por la defendo de la homaj rajtoj". Ni petas de la alĝeriaj aŭtoritatoj, ke ĝi alprenu ĉiujn necesajn aranĝojn, kaj apliku la leĝon, kiu kondamnas la rasismajn dirojn kaj la alvokon al perforto. Tiu ekkresko de malamego en la reto, kiu spegulas la rasismajn agojn, kies viktimoj estas la sub-saharaj migrantoj, intervenas ĉe la momento, kiam la ministrejo pri internaj aferoj indikas, ke tiuj ĉi estas bonvenaj.
Nureddin Bedui indikis la 19an de junio 2017, laŭ la alĝeria Novaĵagentejo APS, ke la rifuĝintoj «kiuj devenas de lando suferantaj pri malfacilaj kondiĉoj estas gastoj, kiujn ni devas akcepti tiel kurace, kiel sociale kaj psikologie, ĉu individue ĉu grupe». Same, raportas la novaĵagentejo, «nacia sliparo por censadi la nombron de afrikaj migrantoj, kaj ilia situacio» estas nun en preparo.
http://geopolis.francetvinfo.fr/algerie-flambee-de-racisme-en-ligne-contre-les-migrants-subsahariens-147583