Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mai 2017 5 12 /05 /mai /2017 15:24

12/05/2017

Du personoj mortis, kaj dekoj da aliaj estis vunditaj en la venezuela ĉefurbo, merkredon, post tago de perfortaj kolektiĝoj, postulante balotadon.

Agentoj de la nacia gvardio pafis larmigajn gasojn al la protestantoj, en Karakaso, en la momento, kiam ili provis atingi la konstruaĵon de la Ĉefkortumo. Kelkaj manifestaciantoj ĵetis botelojn, plenajn de fekaĵoj, al la policistoj, kiuj blokis la pasadon.

La urbestro de la regiono menciis, ke 84 personoj estis hospitaligitaj. Miguel Castillo, kiu ĵus diplomitiĝis pri komunikado en la universitato de Santa Maria, estis mortigita dum la tumulto.

Ankaŭ kondukisto de motorciklo-taksio mortis pro siaj vundoj, en la urbo Merida, okcidente de la urbo. La viro ŝajne ricevis kuglon en la kapon dum manifestacio, laŭ la surlokaj gazetoj.

Aliparte, defendantoj de la individuaj rajtoj bedaŭras la fakton, ke manifestaciantoj malliberigitaj devas fronti militan tribunalon, praktiko kiu malobservas laŭ ili, la Venezuelan konstitucion. 

La venezuela konstitucio limigas uzadon de la militaj tribunaloj al kazoj de «militaj deliktoj».

«La kreskanta uzado de la militaj tribunaloj por juĝi civilulojn, demonstras la absolutan decidon de la venezuelaj aŭtoritatoj, malhelpi la kreskantajn manifestaciojn», « Tiu praktiko celas terurigi ĉiun personon, kiu deziras esprimi siajn opiniojn», laŭ Erika Guevara Rosas de "Internacia Amnestio".

La registaro de la prezidento Maduro subtenas, ke la tribunaloj respondas al la necesaj urĝoj, por garantii la nacian sekurecon.

Ĉefoj de la opozicio opinias, ke la kreskanta uzado de la milita justico esprimas provon de la prezidento Maduro, eviti la decidojn de la ĉef-prokurorino, Luisa Ortega, sola malkonkordo en la prezidenta kampo. Ŝi elmontras nekutiman sendependecon, postulante la liberigon de almenaŭ 38 enkarcerigoj, pro manko de pruvoj kontraŭ ili.

Almenaŭ 39 personoj mortis kaj preskaŭ cent estis vunditaj en pli ol monato da politika krizo, estigita de la eksigo, fare de la Ĉefkortumo, de la lastaj povoj de la Nacia asembleo. La kontestita decido estis poste nuligita.

La manifestaciantoj mallaŭdas la prezidenton Nicolas Maduro pro la altigo de la kriminala procento, pro la vastaj malabundecoj de nutraĵoj kaj medicina materialo, kaj la kreskanta inflacio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }