Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mai 2017 3 03 /05 /mai /2017 11:55

Foto YASIN AKGUL/AFP: turkaj policistoj en Istanbulo, Turkio, la 1an de majo 2017.

La tradicia laborfesto okazis en vigla streĉiteco ĉi-lundon en Turkio, du semajnojn post la referendumo, kiu plivastigas la potencon de la prezidento, kontestata de la opozicio.

Pluraj manifestacioj estis perforte disigitaj, kiam ili provis atingi la placon Taksim, fama loko de kontestado en Istanbulo. Pli ol 200 manifestaciantoj estis arestitaj.

La polico uzis larmigajn gasojn, kaj kaŭĉukajn kuglojn, por forpeli almenaŭ du kolektiĝojn sur la eŭropa bordo de Bosforo. 30 000 policistoj estis mobilizitaj ĉi-lundon en la plej granda urbo de Turkio.

La placo Taksim malĝoje memorigas la tradician 1-an de majo. En 1977, 36 manifestaciantoj estis mortigitaj en kondiĉoj, kiuj ĝis hodiaŭ restas malklaraj.

La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj vigle kritikas Ankaro-n

La registaro intense pliakrigis sian sintenon, de post la fiaskita puĉo de la pasinta julio. La elpurigo kondukita de Ankaro estigis enkarcerigon de 40 000 personoj, ĉefe funkciuloj. Pluraj dekoj da miloj de aliaj estis maldungitaj.

«Mi scias, ke la personoj maldungitaj relaboros, ke finfine ni gajnos. Ni estas tie por ĉiuj, kiuj estis maljuste traktataj», diras tiu profesorino.

Ĉi-lundon, la "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj" juĝis «ege dubinda», ke la arestadoj kaj maldungoj, kiuj sekvis la fiaskitan puĉon, observas la leĝaron.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }