Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mai 2017 6 13 /05 /mai /2017 14:16

 

13/05/2017

Ili manĝis nenion de antaŭ 64 tagoj. Du turkaj instruistoj – profesorino pri literaturo kaj instruisto – malsatstrikas de antaŭ du monatoj por protesti kontraŭ la elpurigo, kaŭze de kio ili perdis sian laborpostenon, kiel preskaŭ 200 000 Turkoj de post la fiaskita puĉo de la 15a de julio.

«Perdi laborpostenon tiamaniere ne estas tolereble. Tion ni volas denunci. Nia ĉefa postulo, estas nuligo de la dekretoj. Ni volas, ke neniu laboristo estu maldungita pere de dekreto», pledas Nuriye Gulmen.

«Tio koncernas ne sole la laborpostenojn. Tio ja superas tion. Maldungo pere de dekreto stigmatizas kaj senhonorigas nin. Ili maldungas nin dirante: Vi estas tia aŭ tia, tio ne estas tolerebla», bedaŭras Semih Ozakcan.

Ambaŭ instruistoj vivtenas sin trinkante akvon, kaj sukerajn miksaĵojn.   

La viktimoj de tiu vasta elpurigo suferas pri stigmatizado. Krom perdo de sia laborposteno, estas al ili ege malfacile trovi alian. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }