Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mai 2017 7 14 /05 /mai /2017 15:13

14/05/2017

Centoj da infanoj ĉeestas, kiuj kelkfoje estas tre junaj. Ni estas ĉi tie en Ugando en instalaĵo por rifuĝintoj venintaj de Sud-Sudano. Ĉi tie, same kiel en dekoj da aliaj similaj strukturoj, la neplenaĝuloj reprezentas pliparton el la delokitaj personoj. La enlanda milito trudis milionon da infanoj fuĝi Sud-Sudanon, kaj elradikis 1,4 milionon da aliaj ene de la lando, deklaris lundon agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La infanoj reprezentas 62% el la 1,8 miliono da Sud-Sudananoj, kiuj fuĝis sian landon por atingi kampadejojn por rifuĝintoj en la najbaraj landoj kiel Etiopio, KenjoUgando, de post la komenco de la konflikto fine de 2013, laŭ kunkomunikaĵo de la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF), kaj la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR).

Aliparte, 1,4 miliono da infanoj vivas en kampadejo por delokitoj ene de Sud-Sudano.

«Temas pri la estonteco de tuta generacio», deklaris Leila Pakkala, direktorino de UNICEF pri Orienta kaj Suda Afriko.      

Sud-Sudano suferas pri enlanda milito de antaŭ du jaroj kaj duono. Malsatego regas en tutaj areoj de la lando. Miliono da loĝantoj estas rekte minacata.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }