Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mai 2017 4 04 /05 /mai /2017 09:04

04/05/2017

Post la registaroj brita, franca kaj usona, la organizaĵo HRW siavice esprimiĝas, kaj atribuas al la siria registaro, la atakon per kemia armilo de Ĥana Ŝeĥun. La atako komence de aprilo okazigis 87 mortinojn, el kiuj 31 infanojn laŭ la "Siria observejo pri la homaj rajtoj". En ĝia raporto publikigita la unuan de majola organizaĵo denuncas kutiman kaj ĝeneraligitan uzadon de kemiaj armiloj fare de la siria registaro, kiu implicos, laŭ la direktoro de la organizaĵo Kenneth Roth, leĝajn konsekvencojn.

"Human Rights Watch" malkovris, ke sarino estis uzata je almenaŭ tri aliaj fojoj en la regiono Hama en Sirio. Atakoj, kiuj kontraŭdiras la version de Baŝar Al-Asad, kiu asertis, ke bombo tuŝis stokon de kemiaj armiloj posedataj de la ribelantoj... Pasintan 4an de aprilo, Ĥana Ŝeĥun, vilaĝo de la provinco Idlib, estis tuŝata de kemiaj atakoj, kiuj mortigis 87 personojn. Laŭ pluraj informfontoj, inter kiuj la franca spionservo, la reĝimo de Baŝar Al-Asad kulpas pri tiu atako.           

Aliaj kemiaj atakoj censitaj de HRW

«Ni malkovris, ke neŭrotoksaj atakoj okazis almenaŭ tri aliajn fojojn de post mez-decembro, kaj neeblas, ke tiuj 4 atakoj falis hazarde sur kaŝojn de neŭrotoksaj armiloj.  La tipologio de tiuj atakoj per kemiaj armiloj elmontras krimon kontraŭ la homaro, ĉar tiuj atakoj celas sisteme la civilulojn. Kaj tiu tendenco montras laŭ nia opinio, oficialan strategion de la siria registaro», eksplikas  Kenneth Roth, direktoro de HRW.

La organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj denuncis ankaŭ la apation de la internacia komunumo, kiu apenaŭ reagas fronte al la multobliĝo de atakoj per kloro, el aviadilo, helikoptero, kaj nun raketoj.    

"Human Rights Watch" alvokas do la "Konsilion pri sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj", peti denove de la "Internacia Punkortumo" (IPK) malfermon de enketo, koncerne militkrimon. Nur la Konsilio pri sekureco povas submeti la IPK-n pri Sirio, ĉar la lando nek ratifis la statuton de Romo, nek agnoskis la kompetentecon de la kortumo. Sed ĉiu peto ricevas rifuzon de la rusoj, kaj aliaj landoj.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }