Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mai 2017 6 20 /05 /mai /2017 14:18

20/05/2017

En la kamparo ĉirkaŭ Vittoria, sude de Sicilio, la forcejoj vastiĝas ĝis la horizonto. Ĉi tie, intensa ekspluatsistemo ekzistas de la 70aj jaroj. Ĝi ebligas al miloj da agrikulturaj malgrandaj ekspluatantoj, eksporti fruktojn kaj legomojn al tuta Eŭropo, dum la tuta jaro. Ili sukcesas dank’ al personaro ege malmultekosta. «Ĝis la fino de la 90aj jaroj, ili uzadis tunizian personaron», eksplikas Giuseppe Scifo, sindikatano de la surloka CGIL, «sed de deko da jaroj, ili preferas ekspluatadi laboristojn de Orienta Eŭropo, ĉefe Rumanojn

Sekseksceso kaj reganta silento

«El la tuta personaro, kiuj laboras ĉi tie, 60% estas virinoj», eksplikas Ausilia Cosentini por la kooperativo Proxima. «Almenaŭ 5 000 virinoj, ĉiuj devenantaj de Botosani en Moldavio laboras ĉi tie, kaj eĉ se la oficialaj plendoj estas maloftaj, la kazoj de seksekscesoj estas oftaj. Ili gajnas inter dek kaj dek kvin eŭrojn tage kaj estas loĝigitaj de la dunganto. Okazas, ke tiu ĉi opinias, ke se tiuj virinoj laboras por li dumtage, li ankaŭ havas dumnokte, la rajton peti "servojn", ni diru, specifajn…»

Nicoletta estas unu el la virinoj gastigitaj en la akcepto-centro de la kooperativo Proxima. «Se oni rifuzas enlitiĝi kun ili, ili mortominacas nin. Kelkfoje, ili venas kun pistolo por elpeli nin el sia proprieto. Iun dimanĉon matene, mia edzo eliris por ĵeti la rubejon, li komencis senvestigi sin kaj enlitiĝis apud mi. Mi ekkriis sed li diris, ke li mortigos min se mi daŭras, kaj ke mia edzo aŭdas… do mi ekbaraktis kaj li decidis revestigi sin, kaj foriris…», rakontas la junulino, kiu suferis la seksajn perfortojn de sia sicilia dunganto. Tamen, malmulte da virinoj denuncas tion, kio okazas en la forcejoj. Ili ĉion forlasis por veni labori en Italio, kaj ne deziras reveni kun malplenaj manoj. 

Nesalubraj loĝejoj

La rumanaj laboristoj ricevas inter 20 kaj 30 eŭrojn tage, ofte sen kontrakto, por labori la tutan tagon en aĉaj kondiĉoj ; en la forcejoj, la temperaturo atingas 50 gradojn. La italaj dungantoj proponas al ili loĝejojn en la ekspluatejoj. Ili estas nesalubraj barakoj, en kiuj vivas tutaj familioj, kies infanoj ofte ne havas eblecon frekventi lernejon. La laborkondiĉoj de la migrantaj agrikulturaj laboristoj estis plurfoje denuncitaj sude de Italio.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }