Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mai 2017 1 15 /05 /mai /2017 13:28

15/05/2017

«Kontraŭ la malkonstruado», «Nia kvartalo kontraŭ la elpeladoj», tion skandis la manifestaciantoj en Moskvo. Ili estis miloj ĉi-dimanĉon por rifuzi la malkonstruadon de iliaj konstruaĵoj, la «Ĥruŝĉovkioj», simboloj de la ĉirkaŭurboj de Moskvo. Tiu kolektiĝo kontraŭ la aŭtoritatoj estis je malofta amplekso, eĉ se la polico, la organizantoj kaj observantoj ne interkonsentis pri la nombroj. La polico menciis 5 000 personojn, la organizantoj 30 000 personojn, kaj la sendependaj observantoj 20 000.

«Mi ĉeestas tie, ĉar la Konstitucio estas mokata, la leĝaro malobservata. Nia rajto al proprieto estas malobservata. Per fraŭdaj rimedoj, pere de laŭdire aktivaj civitanoj, ili provas senigi nin de nia proprietrajto», koleris Jelizaveta Krevcova, loĝantino de celita kvartalo.

«Ĉio ĉi estas ridinda. Ni ne dormas de du monatoj. Ni estas juna paro, kaj intencas havi gefilojn. Kio okazos, se ni havas gefilojn, kaj estas poste elpelitaj».

«Pro tiu streso, havi infanojn estas malfacile!» konkludis ridante Alexander Zejny, alia loĝanto tuŝata de la projekto pri urboplanado.

La leĝo pri la renovigoj, estas leĝo de konfiskado de la privata proprieto, denuncas la elektitoj de la kvartalo. La urbestro de Moskvo, Serguej Sobianin, subtenata de Kremlo, deziras fakte anstataŭigi 4 000 konstruaĵojn de la 1950aj kaj 1960aj jaroj per altaj konstruaĵoj ebligante loĝi pli da familioj.    

La opoziciulo al Putino, Alexej Navalni iris surloken, sed ne estis bonvenigata. Li estis eskortita de la polico, sen arestado, ekster la kolektiĝa areo.  

La «Ĥruŝĉovkioj» estis konstruitaj en la epoko, kiam Nikita ĤRUŜĈOV estris la landon. Tiuj konstruaĵoj estas simboloj de la ĉirkaŭurboj de Moskvo, kaj ankaŭ de multaj rusiaj urboj, kie ili ebligis solvadi la krizon de loĝado, kiun spertis tiam la lando. Ili ĉefe ebligis al tutaj familioj akiri sian sendependecon, post vivado dum jardekoj en la «Komunalkoj», tiuj komunaj apartamentoj, en kiuj kunloĝis pluraj familioj. Ili estis simboloj de progreso, kaj estis omaĝitaj en multaj sovetiaj filmoj.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }