Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mai 2017 7 07 /05 /mai /2017 14:52

07/05/2017

La ĝihadisma grupo Boko Haram liberigis 82 el la pli ol 200 liceaninoj forkaptitaj en Ĉiboko, Niĝerio, antaŭ tri jaroj. La junulinoj estis interŝanĝitaj de la niĝeriaj aŭtoritatoj, kontraŭ malliberigitaj membroj de "Boko Haram".

Ilia liberigo okazis pasintan sabaton, apud la landlimo kun Kameruno, nord-oriente de Niĝerio. Ili nun troviĝas en Banki, kaj estas akceptataj de la prezidento Buhari en Abiĝano, ĉi-dimanĉon.

La 14an de aprilo 2014, 276 liceaninoj estis forkaptitaj de la ribeluloj de "Boko Haram", kiuj nokte enfermis ilin en iliaj kamionetoj, flamigis ilian lernejon, antaŭ ol atingi la arbaron.

Kvindek sep el ili sukcesis eskapi, kaj pluraj dekoj intertempe estis liberigitaj. Sed por la unua fojo, la niĝeria ŝtato mencias oficiale, interŝanĝon kun terorisma grupo. 

«La junulinoj, kiuj estis liberigitaj, elvokas sian enkarcerigon, kiel difinon de sufero, malsato, maltraktado», eksplikas Bukky Shonibare, membro de la fondintoj de la movado “Bring Back Our Girls”, («Redonu al ni niajn junulinojn»), kiu manifestacias favore al la liberigo de la liceaninoj.   

«Same, kiel tio okazis dum la antaŭaj liberigoj, kelkaj revenis kun gefiloj. Pluraj el ili rakontas, ke ili estis seksperfortitaj», ŝi daŭrigas.

Fronte al la vasta diskonigo en la amaskomunikiloj, kaj la tutmonda indigno estigita de la dramo, la prezidento Buhari faris el la liberigo de la junulinoj, promeson de la balotkampanjo en 2015.

Sed pli ol cento da ili, estas plu detenitaj de "Boko Haram".

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }