26/05/2017
Bildo: Portreto de la meksika ĵurnalisto Javier Valdez Cárdenas, dum manifestacio kontraŭ la murdoj de raportistoj, la 16an de majo 2017 en Gvadalaharo - AFP Hector Guerrero
Grupo de meksikaj ĵurnalistoj postulas justicon. Hieraŭ, ili kolektiĝis antaŭ la sidejo de la ĉefprokuroro en Meksikurbo por denunci serion da murdoj en la lando. Ili ankaŭ emfazis nepunitecon kaj koruptadon, kiuj regas en kelkaj Ŝtatoj de la lando, infektata de drogŝakrado.
«En tiu lando, ŝajnas ke justico ne ekzistas, ke neniu institucio defendas la ĵurnalistojn, kiuj diras la veron kaj denuncas la neleĝajn aktivaĵojn. Eĉ pli, institucioj ne ekzistas, kiuj defendas la aktivulojn, kiuj frontas la organizaĵojn pri krimo, pri homŝakrado, aŭ kiuj ekspluatadas la laboristojn», eksplikas aktivulo pri la homaj rajtoj, Alfredo Rojas.
Komence de ĉi tiu monato, Javier Valdez, famkonata meksika ĵurnalisto, estis murdita en la Ŝtato Sinaloo. Valdez estis konata, ĉar li denuncis la rilatojn inter la aŭtoritatoj kaj la kartelo de drogo en la lando. Li ricevis en 2011 la internacian premion pri gazetlibereco de la komitato de Protektado de la Ĵurnalistoj (CPJ).
En tuta Meksiko, pli ol 120 ĵurnalistoj estis mortigitaj de post la jaro 2000, laŭ la "Nacia Komisiono pri la Homaj Rajtoj" de la lando. Post Sirio, Meksiko estas klasikigita kiel unu el la plej danĝeraj lokoj en la mondo koncerne la amaskomunikilojn.