29/05/2017
Manifestaciantoj kontraŭstaras la policon en El Ĥasimo (Maroko) la 27an de 2017 (AFP/FADEL SENNA)
La polico denove intervenis dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo en El Ĥasimo, en la Rif-regiono, por malhelpi novan manifestacion subtene al Nasser Zefazafi. Tiu gvidanto de la paca kontestado, kiu skuas de ĉirkaŭ ses monatoj la rif-montaron, fuĝis. La protestado komenciĝis post la morto de Mouhcine Fikri, dispremita de baskulkamiono.
Sabaton, tuj post la vespera preĝo – unua tago de la ramadano – la manifestacioj komenciĝis, deirantaj de pluraj lokoj de la urbo. Laŭ la surlokaj aktivuloj, la kolektiĝoj estis disigitaj, kelkfoje perforte, per larmigaj gasoj, fare de la policistoj. En la sociaj retoj, pluraj manifestaciantoj elvokas «represion». La protestantoj intencis denunci la arestadojn, okazintajn plu frue en la tago, de dekduo da personoj akuzitaj de la justico pri atenco al la Ŝtatsekureco.
Ĉio komenciĝis dum la vendreda preĝo, kiam Nasser Zefazafi, gvidanto de tiu movado nomita "Hirak" – "movado" en la araba lingvo – interrompis la predikon de la imamo en la moskeo. Li denuncis la uzadon de la religio fare de la oficialuloj, por politikaj celoj. La religiulo asertis en sia prediko, ke la kontestada movado en la urbo similas al fitna, t.e divido de la islamanoj.
La tumulto tiam okazigis plenan konfuzon kontraŭ la aktivulo, kaj arestmandato estis lanĉita kontraŭ la aktivulo. De tiam, Nasser Zefazafi fuĝas. Li faris plurajn paroladojn sur la tegmento de sia domo, instigante interalie la protestantojn, resti pacemaj.