Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mai 2017 2 16 /05 /mai /2017 08:57

16/05/2017

Ĥolero disvastiĝas en Jemeno. Pli ol 8 500 suspektataj kazoj estis censitaj en 14 provincoj de la lando, kaj 115 personoj mortis en du semajnoj.

En la ĉefurbo Sanao, la aŭtoritatoj anoncis, ke ili «ne kapablas reteni la katastrofon».

Fronte al la amplekso de la epidemio, urĝa stato estis dekretita kaj la lando lanĉas alvokon al la internacia helpo.

La milito en Jemeno detruadis la sanajn infrastrukturojn, kaj pligravigis la ĝeneralajn higienajn kondiĉojn de la Jemenanoj. Ĝi kontraŭstarigas la fortojn de la prezidento Abd Rabbo Mansur Hadi, subtenata de araba militkoalicio, al ribeluloj Hutioj aliancitaj al la subtenantoj de la eks-prezidento Ali Abdula Saleh.

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, la bataloj okazigis pli ol 8 000 mortintojn kaj pli ol 44 500 vunditojn de post marto 2015.      

http://fr.euronews.com/2017/05/15/grave-epidemie-de-cholera-au-yemen-letat-durgence-decrete

En raporto publikigita vendredon 26an de februaro 2016, la "Koalicio pri kontrolo de armiloj" menciis, ke Germanio, Hispanio, Usono, Francio, Italio, Montenegro, Nederlando, Unuiĝinta Reĝlando, Svedio, Svislando, kaj Turkio deklaris por la jaro 2015, vendon de armiloj kaj eksportaj kontraktoj – interalie senpilotaj aviadiloj, bomboj, torpedoj, raketoj kaj misiloj – al Sauda Arabio por sumo de 25 miliardoj da dolaroj. Temas pri armiloj uzataj de Sauda Arabio kaj ties aliancanoj, por efektivigi nekontesteblajn malobservadojn de la homaj rajtoj, kaj militkrimo dum aeraj kaj teraj atakoj en Jemeno.

[…]

https://www.amnesty.nl/actueel/campaigners-urge-states-to-stop-selling-billions-of-dollars-in-weapons-to-saudi-arabia-that-are-killing-civilians-in-yemen

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/03/jemeno-internacia-amnestio-postulas-cesigon-de-armila-liverado.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }