Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2017 7 21 /05 /mai /2017 16:29

22/05/2017

Pasintsabate 20an de majo, ili estis dekoble pli ol antaŭvidite. 100 000 personoj defiladis sur la stratoj asertante: «Ni ne konstruos muron!». Informo, kiun la ĵurnalo Corriere della Sera elektis meti fontpaĝe, kun tiu impona foto:   

 

Tiu marŝado por la migrantoj estis organizita iniciate de la urbestro Beppe Sala post la polemiko, kiu sekvis la agreson per ponardo, de du policistoj fare de juna italo-tuniziano radikaligita. La manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis en la ĉefurbo de Lombardio (regiono, kiu akceptas la plej grandan nombron de migrantoj en Italio) postulas pli bonan akceptan politikon.       

Ili svingis pecojn de izotermaj kovrotukoj, «skuitaj kiel flagoj, falditaj por fari ĉapelojn, kaptukojn, rubandojn, fulardojn, kronojn, brakringojn laŭ la imago de la manifestaciantoj… por transdoni la esperon, ke tiuj tuko-pecojn, kiuj ŝajne estas el oro kaj arĝento, ne plu utilos kiel mortotukoj por la malesperuloj, kiuj enŝipiĝas sur improvizitaj boatoj», skribas la ĵurnalo de Milano, kiu mencias ankaŭ kelkajn tumultojn marĝene de la defilado kun personoj, kiuj kontraŭstaras la migradpolitikon, laŭditan de la manifestacio.

Pluraj politikuloj, kaj interalie urbestroj de la regiono, ĉeestis en la defilado, «kiu restos en la memoro, kiel la plej granda evento en Italio, en la dudek lastaj jaroj, pri la migrada demando», komentis la konsilisto pri la socialaj aferoj Pierfrancesco Majorino.

Post la manifestacio, la Ĉefministro Paolo Gentiloni siaflanke mesaĝis en tvitero: «Dankon al Milano, eksterdanĝera kaj akceptema»

De post la jarkomenciĝo, Italio akceptis pli ol 46 000 migrantojn ĉe siaj marbordoj, t.e kresko de pli ol 30% kompare kun la sama periodo pasintjare. Samtempe, almenaŭ 1 244 personoj mortis ĉi-jare marvaste de Libio, laŭ la Internacia Organizaĵo por la Migradoj

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }