Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mai 2017 6 27 /05 /mai /2017 13:18

27/05/2017

Bildo: Palestinaninoj tenas fotojn de siaj familianoj malliberigitaj en Israelo, antaŭ la oficejoj de la Ruĝa Kruco de Orienta Jerusalemo, la 25an de majo 2017. Foto AFP/Ahmad Gharabli

De kvardek tagoj, centoj da palestinaj malliberuloj protestis per malsatstriko, kontraŭ siaj vivkondiĉoj en la israelaj malliberejoj. Ĝi ĵus finiĝis.

Komencita la 17an de aprilo, la malsatstriko de centoj da malliberuloj atingis sian kvardekan tagon. La movado, kiu celis plibonigon de iliaj vivkondiĉoj en la israelaj karceroj, finiĝis vendredon 26an de majo vespere. 

«La malsatstriko finiĝis post akordo inter Israelo, la Palestina aŭtoritato kaj la Ruĝa Kruco koncerne la vizitrajton, eksplikas la israela ĵurnalo Ha’Aretz. La malliberuloj povos profiti po du vizitojn monate, anstataŭ unu antaŭe».

Tio estis unu el la ĉefaj postuloj de tiu paca protestado, lanĉita alvoke de Marvane Barguti, eks-gvidisto de la Fatah, kiu plenumas kvin porĉiamajn punojn pro lia impliko en mortigitaj atencoj, dum la dua Intifado, komence de la 2000-aj jaroj.

«Ambaŭ ĉefaj petoj de la malliberuloj estis ja tiuj pli oftaj vizitoj, sed ankaŭ la permeso uzadi telefonojn en la malliberejo, sub kontrolo, por interparoli kun iliaj familianoj», detaligas Ha’Aretz.

«Legitimaj kaj humanaj» petoj

«Entute, 1 578 malliberuloj, plejparte el ili aliĝintaj al la Fatah, partoprenis tiun malsatstrikon, precizigas la centra-maldeksta ĵurnalo. 834, kiuj plu rifuzis nutradi sin, ĉesigis la movadon vendredon, kaj la 18 malliberuloj hospitaligitaj pro ilia fasto, reiros al sia karcero, post kiam ilia sanstato pliboniĝos». Tagon antaŭ la akordo, la Internacia komitato de la Ruĝa Kruco avertis, ke la malliberuloj atingis «krizan fazon». Samtage, Maĥmud Abbas renkontis Jason Greenblatt, la specialan sendinton de Donald Trump en la regiono. Ĉi-okaze, la Palestina prezidento petis de la Blanka Domo, ke ĝi intervenu por akiri respondojn, koncerne la «legitimajn kaj humanajn» petojn de la malliberuloj.

«La malsatstriko ĉesas ĝustatempe por la monato de islama fasto de Ramadano, kiu komenciĝas hodiaŭ», mencias la ĵurnalo. Ĉiaokaze, pli ol 6 000 enkarcerigoj laŭdirite «pro sekureco» estas enfermitaj en la israelaj malliberejoj, ĝi precizigas.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }