Pasintan sabaton, miloj da Israelanoj manifestaciis en Tel-Avivo, postulante duŝtatan solvon, israela kaj palestina, alvoke de la NRO «Pacon nun», kontraŭ la politiko de koloniado kondukita de Benjamin Netanjahu.
Pluraj miloj da Israelanoj kolektiĝis, sabaton 27an de majo, en Tel-Avivo, subtene al duŝtata solvo, okaze de la 50a datreveno de la okupado de la Palestinaj Teritorioj.
Sur la podio, granda flagrubando estis disvolvita, kiu proklamis: «Du Ŝtatoj, unu espero», dum tiu kolektiĝo organizita interalie de «Pacon nun», israela NRO, kiu luktas kontraŭ la politiko de koloniado, kondukita de la dekstra registaro de Benjamin Netanjahu.
La gvidanto de «Pacon nun», Avi Buskila asertis, ke tiu manifestacio celis protestadon «kontraŭ foresto de espero, kaŭzata de registaro, kiu pluigas okupadon, perforton kaj rasismon». «Estas la momento pruvi al la Israelanoj, al la Palestinanoj kaj al la tuta mondo, ke grava procento da Israelanoj kontraŭstaras la okupadon, kaj volas atingi duŝtatan solvon», li substrekis.
Subtenmesaĝo de Maĥmud Abbas
Dum la kolektiĝo, la organizantoj laŭtlegis subtenmesaĝon, skribitan de la palestina prezidanto Maĥmud Abbas. «Estas tempo kunvivadi harmonie, en sekureco kaj stabileco. Nia devo por la venontaj generacioj estas ĉesigi la konflikton, kaj konsenti al interpaciga akordo», asertis la palestina prezidento, citita de la organizantoj. Maĥmud Abbas ankaŭ pledis favore al restarigo de la landlimoj, kiuj ekzistis en 1967, kaj al duŝtata solvo.
Ankaŭ la gvidanto de la maldekstra opozicio Isaac Herzog, argumentis favore al tiu solvo, denuncante samtempe la politikon de la registaro.
Granda parto de la internacia komunumo opinias, ke la kolonioj estas obstaklo al la duŝtata solvo. Ĉirkaŭ 400 000 israelaj kolonianoj spertas kunekzistadon ofte konfliktan kun la 2 ,6 milionoj da Palestinanoj en okupata Cisjordanio.
http://www.france24.com/fr/20170528-milliers-israeliens-manifestation-tel-aviv-solution-deux-etats-israel-territoires-palestini