Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mai 2017 7 28 /05 /mai /2017 12:24

28/05/2017

Esmail Abdi, gvidanto de la Asocio de la instruistoj de Teherano kondamnita al ses jaroj da malliberejo sub falsaj akuzoj, komencis malsatstrikon la 30-an de aprilo por protesti kontraŭ la persekuto, la neleĝa represio de la instruistoj kaj defendantoj de la homaj rajtoj, kaj kontraŭ la manko de sendependeco de la justico en Irano. Abdi spertas malfacilajn kondiĉojn de enkarcerigo, kaj ne havas kontakton kun siaj familio kaj advokato. Tiu malsatstriko difektas lian sanon kaj endanĝerigas lian vivon. La punaŭtoritatoj ne reagis al liaj postuloj. Ni urĝege bezonas vian subtenon por akiri de la iranaj aŭtoritatoj, ke ili liberigu Esmail Abdi-n.    

Retmesaĝo

Mi kondamnas la punon je ses jaroj da malliberejo, kaj la kondiĉojn de enkarcerigo suferigitajn al Esmail Abdi, gvidanto de la Asocio de la instruistoj de Teherano. La sekureco kaj bonstato de S° Esmail Abdi, kiu malsatstrikas de post la 30-a de aprilo, ege maltrankviligas min. Mi postulas de la iranaj aŭtoritatoj, ke ili forlasu la senbazajn akuzojn kontraŭ S° Abdi, kaj alprenu ĉiajn necesajn aranĝojn por lia tuja kaj senkondiĉa liberigo. Mi konsideras, ke via registaro respondecos pri ĉia damaĝo, kiu povos okazi al S° Abdi.

Partnerece kun Education International, tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj de edukado.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }