Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mai 2017 2 23 /05 /mai /2017 12:48

23/05/2017

Pasintan merkredon, indonezia islama tribunalo kondamnis du virojn al po 85 bastonbatoj publike, ĉar ili havis seksajn rilatojn.

Islama tribunalo kondamnis merkredon du virojn al po 85 bastonbatoj publike, ĉar ili havis seksajn rilatojn, malobserve al la severa islama leĝo, plu valida en la provinco Aceho, ekstremnorde de la insulo. Tio estas nova signo de represio kontraŭ la geja komunumo en Indonezio.

Publika humiligo

En marto, ambaŭ kondamnitoj, aĝaj je 20 kaj 23 jaroj, estis malkovritaj kune, fare de grupo de punantoj, en la pensiono kie ili loĝis en Banda Aceho, la ĉefurbo de tiu konservativa provinco. Ili estis poste liveritaj al la polico de la ŝario. «Estis jure pruvate, el nekontestebla maniero, ke ambaŭ viroj kulpis pri samseksemaj rilatoj», deklaris al la tribunalo la juĝisto Khairil Jamal. La frapoj per bastono el rotango ĝenerale ne kaŭzas gravajn vundojn. La puno ĉefe celas publikan humiligon de la kondamnitoj.     

Pli kaj pli oftaj persekutoj

De kelkaj tempoj, la persekutoj kontraŭ la malgranda indonezia GLATa komunumo kreskas, kaj pluraj ministroj esprimis homofobion publike. En 2016, la ministro pri Defendo Ryamizard Ryacudu deklaris, ke «la aktiveco de la GLATa komunumo estas pli danĝera ol nuklea bombo», raportas "Internacia Amnestio". Jam en 2016, la paro estis arestita post plendo kontraŭ publikigo de foto en Fejsbuko, en kiu ambaŭ viroj, nudaj, interkisis sin.

Ege severa leĝo

La lando enkalkulas 225 milionojn da islamanoj en 250 milionoj da loĝantoj. Aceho estas la nura el la 33 provincoj de tiu lando de Sud-Orienta Azio, kiu aplikas la ŝarion. Same kiel samseksemo, ankaŭ fordoni sin al ludoj, trinki alkoholon aŭ adulti riskas punon per bastonbatoj. La provinco komencis efektivigi la islaman leĝon post akiro de memstara statuso en 2001, disde la centra registaro de Ĝakarto, en la celo ĉesigi plurajn dekojn da jaroj da separatisma ribelo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }